Diskuto:Svazilando

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nomo de ĉi tiuj lando ŝanĝiĝis je 2018. Ĉu la nomon en Esperanto ankaŭ ŝanĝu? —La komenton aldonis, sen subskribo, Yehadut (diskuto • kontribuoj)

Saluton, @Yehadut:. Ĉu vi hazarde scias, kion signifas la svazia nomo Eswatini? --Tlustulimu (diskuto) 08:12, 31 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
@Tlustulimu: Ne, mi ne scias... sed mi esploris la demandon, kaj ŝajnas ke la signifo estas pli malpli Svazi-lando. Do, eble la nomon en Esperanto ne ŝanĝu... —La komenton aldonis, sen subskribo, Yehadut (diskuto • kontribuoj)
@Yehadut: Ankaŭ mi pensas, ke alinomado ne necesas. - Bonvolu estonte subskribi vian diskutan kontribuon. Tio estas kutimo sur diskutopaĝoj kaj okazas per la tria butono de la redaktila simbolaro. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 10:00, 31 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
Ankaŭ mi estas kontraŭ alinomado. Tamen en la teksto eblas mencii neologisman novnomigon, kiu en Esperanto kompreneble neniel povas esti EswatiniweSwatini, ĉar finaĵo nepre devas esti -o kaj litero "w" tute ne ekzistas en Esperanto. Do la esperanta vorto laŭ la 15-a regulo de Esperanto estus Esvatinio - se svaziaj diplomatoj tion foje postulus. Tamen klaras ke la 15-a regulo estas por aferoj, por kiuj en Esperanto ankoraŭ ne ekzistas nomo. Eblus politike diri ke la ŝtato de ekde 2018 estas iu tute nova ŝtato, kiu havas nenian rilaton al la malnova ŝtato de 2017 kaj por kiu sekve nomo en Esperanto ankoraŭ ne ekzistas. Sed dubindas ke tiun teorion de du tute diversaj ŝtatoj eblus defendi. Al mi persone tute plaĉas la traduko de Umbuso weSwatini per Svazia Reĝlando, sed tamen estas en ordo proponi esperantan ekvivalenton de nova ŝtatonomo, kaj laŭeble konsili plu uzi la ĝisnunan vorton Svazilando, kiu estas en Esperantaj vortaroj - samkiel oni por la lando de Jangono aŭ Ranguno ankaŭ koncedis novan ŝtatan nomon Mjanmao, sed tamen konsilas en esperantaj tekstoj laŭeble pluuzi la tradician nomon Birmo. En Esperanto eblas uzi landonomojn pli longe, eĉ permeseblas por "Dojĉlando" la tradicia zamenhofa nomo Germanio, kvankam la koncernaj du romiaj provincoj Germania superior kaj Germania inferior, al kiuj la nomo Germanio aludas, jam ekde pli ol 1500 jaroj ne plu ekzistas. ThomasPusch (diskuto) 14:27, 13 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]