Diskuto:Sveda lingvo en Finnlando

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konatas ke Moldur ankoraŭ ne realvenis el sia ferio al Vikipedio, sed mi volas ankoraŭ noti mian opinion pri la rekreo de Uzanto:Tuskan parahdus de la antaŭe forigita teksto Uzanto:Tuskan parahdus/provejo/Deviga instruo de la sveda lingvo en Finnlando (ŝovita al lia persona provejo), kaj aldone al la lastatempe multaj aldonoproponoj de la sama, antaŭe multfoje forbarita uzanto (ĉi tie ankaŭ alinome Jyväskylämies alinome 93.106.173.198), por "Sveda lingvo en Finnlando", ĉar la uzanto tre petis mian opinion pri ili. Mia baza opinio: Li simple aldonas multe pli da vortoj al la tekstoj, aldonas kvanton da literoj, kaj tiu kvanto igas la teksto(j)n pli malfacile digestebla por homo kiu ne volas dum tagoj enprofundiĝi en la temon, sed nur volas legi simplan artikolon. Sed ĉiu tiu kvanto laŭ mi ne plibonigas la koncizigitan tekston de Moldur, kiu bone resumis multajn el la antaŭaj frazoj kaj ne simple subpremis ilin. Male, la novaj multvortaj aldonoj malbonigas la komprenon de la teksto(j). Eblus diskuti unuopajn vastigojn kun partopreno de Moldur kaj aliaj uzantoj en la diskutpaĝo de la teksto "Sveda lingvo en Finnlando", se la uzanto ne provokus per obscenaj, tute misaj komentoj kaj per tio premus sian ekskludon el la projekto. Tial pro la provokaj, obscenaj, tute misaj komentoj de la sama kontribuanto aliloke, kiuj malebligos lian partoprenon en estontaj diskutoj, ne malfermas vastan diskuton ĉi tie, sed bloke malaprobas ĉiujn nereviziitajn aldonojn ekde la 10-a de aprilo 2023, kaj provizore por daŭro de monato protektas la tiom forte pribatalatan tekston per redakto de nur administrantoj. ThomasPusch (diskuto) 09:08, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]