Tamás Szontagh

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tamás Szontagh [tamAŝ sontag], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szontagh Tamás estis hungara geologo. Lia nobela antaŭnomo estis iglói.

Tamás Szontagh [1] naskiĝis la 13-an de aprilo 1851 en Ózd. Li mortis la 31-an de januaro 1936 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tamás Szontagh frekventis mezlernejojn en Eperjes, Budapeŝto, Szarvas, poste li estis memserva soldato apud Vieno, baldaŭ li plulernis en Universitato de Vieno, fine li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1882. Li helpis la instruadon en la reĝa universitato ĝis 1886, poste li estis privata geologo kaj ĵurnalisto pri geologio. En 1889 li ekhavis postenon en la geologia instituto, kie li iĝis ĉefgeologo en 1905. Li pensiuliĝis en 1924, tiam li estis jam institutestro.

Komence li esploris orientan parton de la Granda Hungara Ebenaĵo, poste en Montoj Bihar. Li trovis baŭksiton en Bakony.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A budai várhegyi alagút hidrogeológiai viszonyai (1908)
  • Ásványosvizű forrásokon végzett hidrogeológiai és fizikochemiai megfigyelések eredményei (1914)
  • Magyarország mesterséges vízellátása (1919)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • Melanopsis szontaghi, Arca szontaghiana kaj aliaj fosilioj
  • kaverno Szontagh

Fontoj[redakti | redakti fonton]