Tamara Gaĉeĉiladze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamara Gaĉeĉiladze
Tako Gaĉeĉiladze en 2017
Tako Gaĉeĉiladze en 2017
Persona informo
Aliaj nomoj Tako
Naskiĝo 17-an de marto 1983 (1983-03-17) (41-jaraĝa)
en Tbiliso
Ŝtataneco Kartvelio
Okupo
Okupo kantisto
vdr

Tamara „Tako“ Gaĉeĉiladze (kartvele თამარა "თაკო" გაჩეჩილაძე; naskiĝis la 17-an de marto 1983 en Tbiliso) estas kartvela kantistino.

Ŝi estis membro de la muzikgrupo Stephane & 3G, kiu elektiĝis reprezenti Kartvelion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2009 en Moskvo. La grupo tamen estis elprenita el la konkurso, ĉar la kanta titolo We don’t wanna put in kompreniĝis kaŝa kritiko de Vladimir Putin, prezidanto de la Rusia Federacio („we don’t wanna Putin“ = „ni ne volas Putin-on“).[1]

En la kartvelia nacia antaŭkonkurso de la Eŭrovido-Kantokonkurso 2017 ŝi el 25 partoprenantoj ricevis 14 procentaĵojn de la voĉoj, kaj rajtis reprezenti la landon per la memkomponita anglalingva popmuzika balado Keep the Faith ("tenu la kredon") en Kievo.[2] Ŝi tamen post la partopreno en la unua duonfinalo ne kvalifikiĝis por la finalo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]