Saltu al enhavo

Tana-skribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tana-skribo

Tipo

Abugido
Unikoda intervalo

U+0780–U+07BF

ISO 15924 Thaa
natura skribsistemo
Dum 18-a jarcento - nuntempe
Antaŭulo Dhives Akuru
vdr

Tana-skriboThaana estas la moderna skribsistemo uzata por la divehamaldiva lingvo, la oficiala lingvo de la Maldivoj. La tana skribo havas trajtojn kaj de abugido (speco de silaboj) kaj de alfabeto (ĉiuj vokaloj estas skribataj). La konsonantoj estas derivataj de arabaj ciferoj kaj la vokaloj de interpunkciaj markoj indikas arabajn vokalojn. La ortografio estas ĉefe fonema.

La moderna, oficiala Tana skribsistemo.

Komence, nur sorĉistoj kutimis skribi la skribon. Poste, maldivaj akademianoj, kiuj havis ĉiujn konojn pri magio, vidis la avantaĝojn de verkado en ĉi tiu simpligita, sekreta skribo kaj tiel la tana skribo estis poste akceptita por ĉiutaga uzado[1].

Transliterado de la nomo

[redakti | redakti fonton]

HCP Bell, la unua serioza esploristo de maldivaj dokumentoj, skribis la nomon tahnaa kiel Tāna. Tamen, kun la enkonduko de la latina transliterumado en la mezaj 1970-aj jaroj, ĝi estis literumita Thaana.

Tana estis aldonita al la normo Unikodo en septembro 1999, kun la eldono de la versio 3.0. La Unikodo-bloko por tio estas U+0780–U+07BF .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la samtitola artikolo en la afrikansa Vikipedio, je la 23-an de julio 2018.

  1. Xavier Romero-Frias (en vikidatumoj), The Maldive Islanders, A Study of the Popular Culture of an Ancient Ocean Kingdom (La Maldivaj Insuloj, Studo de la Populara Kulturo de Antikva Oceana Reĝlando}. Barcelono 1999, ISBN 84-7254-801-5