Tanagro (skulptaĵo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Blua Sinjorino", muldita kaj orumita terakota figureto, Luvro, Parizo.
Tanagra figureto reprezentanta sidan virinon.

Tanagraj figuretoj estis muldita tipo de terakotaj figuretoj produktitaj el la fino de la 4-a jarcento a.K., ĉefe en la urbo de Beotio nome Tanagra. Ili estis kovritaj per likvida blanka ŝmiraĵo antaŭ bakado kaj estis foje pentritaj poste per realismaj farboj de akvarelo, kiel la fama "Blua Sinjorino" kiu estas ekspoziciata ĉe Luvro. Fakuloj pridiskutis kial rura loko kiel Tanagra produktis tiom fajnajn kaj "urbecajn" terakotaajn figuretojn.

Laŭ Francisko Azorín tanagro estas Ĉiu tipa statueto de kuirita argilo el Tanagra; malgranda bela statueto.[1] Li indikas etimologion el Tanagro, propra nomo de greka urbo.[2]

Tanagraj figuretoj priskribas realajn virinojn — kaj kelkajn virojn kaj knabojn — en ĉiutagaj vestoj, kun familiaraj kromaĵoj kiel ĉapeloj, bendoj aŭ ventumiloj. Kelkaj karakteraj pecoj[3] povus esti reprezentintaj rolulojn el la Nova Komedio de Menandro kaj de aliaj verkistoj. Aliaj pluigas pli fruan tradicion de mulditaj terakotaj figuretoj uzitaj kiel kultimagoj aŭ votaj objektoj. Tipe ili estas ĉirkaŭ 10 al 20 centimetrojn altaj.

La skulptistoj de la modeloj kiuj ebligis la muldilojn, bele kaj arte sukcesis montri la konturojn de la korpoj sub la faldoj de himatioj kovrintaj la ŝultrojn kiel mantelo kaj kovrintaj kapojn, sur kitono, kaj la movojn de tiaj vestaĵoj dum agado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 197.
  2. Azorín, samloke.
  3. Ekzemple kapo kaj dorso de aktoro en komedio uzanta groteskan satiran maskon en la Muzeo Luvro.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Minna Lönnqvist (1997) "Nulla signa sine argilla" - Hellenistic Athens and the Message of the Tanagra Style, in Early Hellenistic Athens, Symptoms of a Change, ed. by Jaakko Frösén, Papers and Monographs of the Finnish Institute at Athens, Vol. VI, Vammala, 147-182+ 14 illustrations + sources.