Saltu al enhavo

Tapso (Sicilio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tapso · Θάψος
arkeologia loko, muzeo [+]

Koordinatoj37° 9′ 0″ N, 15° 14′ 0″ O (mapo)37.1515.23333333Koordinatoj: 37° 9′ 0″ N, 15° 14′ 0″ O (mapo)
Poŝtkodo96010 [+]

Tapso · Θάψος (Sicilio)
Tapso · Θάψος (Sicilio)
DEC
Lokigo de Sicilio en Italio

Map
Tapso · Θάψος

Vikimedia Komunejo:  Thapsos [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Tapso (Θαψός Thápsos en antikva greka lingvo) estas la nomo de unu el la plej gravaj arkeologiaj lokoj de Sicilio. Ĝi situas sur la nuna duoninsulo de Magnizo, meze de la golfo de Megara Hyblea, inter Sirakuzo (ĉirkaŭ 12 km) kaj la golfo de Katanio, en la komunumo de Priolo Gargallo, en la provinco Sirakuzo. La antikva loko estis fondaĵo de grekaj koloniantoj de la Mikena civilizo.

La greka historiisto Tucidido diris, ke ĝi estas duoninsulo kun mallarĝa istmo, mallonga distanco per maro kaj tero de Sirakuzo. Ĝi estas la eponima centro de la tiel nomita Kulturo de Tapso, kiu en orienta Sicilio identigas la Mezan Bronzan Epokon.