Tariq Ramadan
Tariq RAMADAN (n. la 26-an de aŭgusto 1962 en Ĝenevo; en araba lingvo طارق رمضان, DMG Ṭāriq Ramaḍān) estas svisa islama sciencisto.
Biografio
Tariq Ramadan estas svisa islama sciencisto kaj ĵurnalisto kies familio venis de Egiptio.
Li estas filo de Said Ramadan kaj havas kvin gefratojn. Li estas grava filozofo pri eŭropa Islamo, sed li ne uzas la nocion „Eŭroislamo“ de Bassam Tibi. Tariq Ramadan estas grava por junaj islamanoj en Eŭropo kaj li propagandas la partoprenon de islamanoj en la okcidenta societo.
Partopreno de islamanoj en la svisa societo
Tariq Ramadan propagandis, en intervjuo dum stel-hora elsendo de la svisa televido SF1, la partoprenon de islamanoj en la svisa societo laŭ la 3 "L": leĝo, lingvo kaj lojaleco.
- Leĝo: La islamanoj devas respekti la lokan leĝaron.
- Lingvo: La islamanoj lernu la lokan lingvon.
- Lojaleco: La islamanoj estu lojalaj al la ŝtato.
Profesio
- Tariq Ramadan estas profesoro pri studoj islamaj nuntempaj en Universitato de Oksfordo en orienta instituto, St Antony’s College.
- Li instruas ankaŭ en teologia fakultato de Oksfordo.
- Li estas profesoro invitita en Qatar en la fakultato de studoj islamaj kaj en Maroko (Mundiapolis) pri instruado de filozofio.
- Li estas ankaŭ esplorada plejaĝulo (Senior Research Fellow) en Dōshisha-Universitato en Kyoto en Japanio).
Bibliografio
Vidu la oficialan paĝon kaj en Germana Nacia Biblioteko en eksteraj ligiloj. Vidu ankaŭ la interesan glosaron pri islamaj nocioj en oficiala paĝo.