Tarogato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La tarogato estas 74 cm longa blovinstrumento havanta funebran sonon. Ĝi estas ofte uzata en hungara, rumana kaj serba (sudslava) popolmuzikoj.

Oni distingas historian kaj modernan tarogatojn, ili diferencas multe.

Hungara soldato tarogatas
Pentraĵo pri historia tarogato

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio de la tarogato okazis en hungaraj dokumentoj la 15-a jarcento, sed deveno de la muzikilo ne estas klara. Multaj opinias, ke tarogato alvenis de la turkoj. Tiu instrumento estis utiligita kiel signala instrumento en batalo.

Uzo de tarogato en Hungario estas forte ligita al liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a (1703-1711). Ĝia uzo estis eĉ subpremita en la 18-a jarcento dum subprema erao de Habsburga Imperio, poste ĝi ne estis uzata en koncertejoj pro troa laŭto.

En la 1890-aj jaroj moderna versio estis inventita en Budapeŝto, samtempe en Germanio. Okazis militado pri la invento. Ĝi uzas unuopan kanon, kiel klarnetosaksofono. Precipe Miklós Horthy ŝatis la tarogaton, krome tiutempe ĝi estis simbolo de la hungara aristokrataro. Produktado en Hungario ĉesis post 2-a Mondmilito, sed en aliaj landoj ne. Precipe dum la frua socialismo la tarogaton ne ŝatis la tiutempaj politikistoj. En la 1990-aj jaroj pluraj hungaraj produktantoj komencis produkti la instrumenton denove. Kelkaj muzikistoj profitas la tarogaton ne nur en popolmuziko, sed ankaŭ en ĵazo.

Moderna tarogato foje estas aŭdebla en 3-a akto de Tristano kaj Izoldo.

Moderna tarogato

En 2014 Hungario deklaris la muzikilon unu el la simboloj de Hungario.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Tarogato.jpg