Tarso (Turkio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tarsus)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tarso
Mapo
Regiono Mediteranea regiono
Provinco Provinco Mersin
Koordinatoj 36°55′N 34°54′O  /  36.917°N, 34.9°O / 36.917; 34.9 (Tarso (Turkio)) (mapo)Koordinatoj: 36°55′N 34°54′O  /  36.917°N, 34.9°O / 36.917; 34.9 (Tarso (Turkio)) (mapo)
Areo 20240 km2
Loĝantaro 216382 (en 2000)
Entuta loĝantaro 216,382
Poŝtkodo 33
Telefona kodo (0090)+ 324
Aŭtokodo 33
Retpaĝaro de estraro www.tarsus.gov.tr
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
la moskeo Küçük en Tars

Tarso estas urbo en la provinco Mersin de Turkio, borde de la mediteranea maro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tarso estis la ĉefurbo de la historia lando Kilikio. Jam dum la 16-a jarcento antaŭ Kristo pruveblas sendependa princlando Kilikio en la marborda ebenaĵo de la regiono. Ekde la 14-a jarcento antaŭ Kristo, sub imperistro Mursili la 2-a, la princlando estis parto de la Hitita Imperio. Ekde la 9-a jarcento antaŭ Kristo la regiono estis provinco de la imperio Asirio. Sendependa regno la regiono estis ekde la jaro 607 antaŭ Kristo, sed malmultajn generaciojn poste la regantoj de la regno iĝis vasaloj de la Persa Imperio. Dum la 4-a jarcento antaŭ Kristo dominas grekoj en ĉiuj regionoj de tiu mondoparto, ankaŭ en Kilikio, fondiĝis pluraj historiaj urboj, kaj poste alternis makedonaj, siriaj kaj egiptaj regantoj, ĝis la romia armeestro Gnaeus Pompeius Magnus venkis la piratojn de la kilikia marbordo kaj el la oriento de la regiono igis romia provinco, dum la loĝantoj de la montara okcidento kaj nordo ankoraŭ dum pluraj generacioj restis sendependaj de Romio.

Dum la divido de la Romia Imperio, la regiono klare iĝis parto de la orienta parto, la Bizanca Imperio. Dum la 7-a jarcento post Kristo, kadre de la ekspansio de la nova religio Islamo, la regiono iĝis regosfero de la araboj kaj regixis plejparte de Sirio: la montaro Taŭruso konsistigis la limon inter la islama mondo kaj la Bizanca Imperio. Dum la 10-a jarcento Bizanco rekonkeris la regionon.

Post la jaro 1080 armenaj fuĝintoj, kiuj ne plu rekonis la regadon de Bizanco, ekfondis sendependajn loĝlokojn unue en la malfacile atingeblaj montaroj, poste ankaŭ en la marborda ebenaĵo de la regiono. Ekestis regno, kiu estis nomita "reĝlando eta Armenio" kaj sukcesis ekzisti ĝis la jaro 1375 - al la Armena reĝlando en Kilikio apertenis ankaŭ Tarso, kvamkam la ĉefurbo estis la tiama urbo Sis, kiu hodiaŭ nomiĝas Kozan.