Tasitolu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tasitolu
lagosetlejo [+]

LandoOrienta Timoro

Alfluantoj
- alfluantoMota Tasitolu
Koordinatoj8° 34′ 0″ S, 125° 30′ 0″ O (mapo)-8.56666667125.5Koordinatoj: 8° 34′ 0″ S, 125° 30′ 0″ O (mapo) [+]

Tasitolu (Orienta Timoro)
Tasitolu (Orienta Timoro)
DEC
Vikimedia Komunejo:  Tasitolu [+]
vdr

La paca parko de Tasitolu (en la tetuma lingvo tri akvojtri lagoj, ankaŭ Taci Tolu) en Orienta Timoro konsistas el tri salakvaj lagoj. Ĝi situas okcidente de la landa ĉefurbo Dilo. Ĉe la lagoj ĉiujare alvenas centoj da akvobirdoj el Rusio, kiuj ĉi-tie pasigas la vintron. Ankaŭ multaj lokaj birdoj vivas borde de la lagoj.

Origine estis planoj deklari la ekologie gravan birdan vivoregionon post la Nacia parko Nino Konis Santana la duan nacian parkon de Orienta Timoro. Fine de oktobro 2008 tamen publikiĝis planoj, ke borde de la lagoj konstruiĝu kvinstela hotelo por 350 gastoj. La unua luksa hotelo de la lando estu konstruata inter du montetoj ĝis la jaro 2012. Al la hotelo ankaŭ apartenu golfejo kun 27 golfejaj truoj inter la lagoj, kaj komerca kunvenejo.[1]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]