Tatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tatoj estas kaŭkazia etno, loĝanta en Dagestano kaj Azerbajĝano. La totalo de tatoj estas eble 30-40 mil personoj, plejmulto loĝas en urboj Derbent kaj Maĥaĉkala.

Tatoj devenas el iranaj triboj, kiuj venis al Kaŭkazio de teritorio de moderna Irano ĉ. la 5-a jarcento p. K.

Ekzistas 3 tradiciaj etnaj grupoj de tatoj:

  • islamanoj;
  • kristanoj;
  • judismanoj (konataj ankaŭ kiel montaraj judoj).

Pri la ekesto de la lasta grupo (judismanoj) ĝis nun ekzistas du vidpunktoj: ankoraŭ ne klaras, ĉu tiu grupo estas tatoj, konserviĝintaj al judismo, aŭ judoj, akceptintaj la tatan lingvon.