Tavistock Clinic

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tavistock Clinic
kliniko • junulara akademio • fondaĵo de la brita nacia sansistemo
Komenco 1920 vd
Geografia situo 51° 32′ 48″ N, 0° 10′ 29″ U (mapo)51.5466-0.1748Koordinatoj: 51° 32′ 48″ N, 0° 10′ 29″ U (mapo)
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Tavistock Clinic (Granda Londono)
Tavistock Clinic (Granda Londono)
DEC
Tavistock Clinic
Tavistock Clinic
Map
Tavistock Clinic
Fondinto(j) Hugh Crichton-Miller vd
vdr
statuo de Sigmund Freud ĉe la klinika ĉefkonstruaĵo (ĉe la stratoj Belsize Lane kaj Fitzjohn's Avenue)

La klinika institucio Tavistock Clinickliniko Tavistock, nomata laŭ sia unua loko en la placo Tavistock Square de la kvartalo Bloomsbury kaj urbodistrikto Camden de Londono, Anglio, estas konata centro de psikoanaliza terapio de la Nacia Sanservo (National Health Service, NHS) de Britio.

La scienca esplorejo Tavistock-Instituto pri Homaj Rilatoj, dum la Dua Mondmilito neformale ekestinta kiel faka grupiĝo de la brita armeo kaj en en 1947 formale kreita kiel branĉo de la kliniko, nun pluekzistas kiel memstara esplora instituto sen rekta organiza rilato al la kliniko.

Kvankam ofte per la esperantlingva vorto kliniko celiĝas specialiĝinta malsanulejo, kie la paciento daŭre restas dum pluraj tagoj, do ankaŭ dormas, ĉi-tie temas pri medicina instanco kies pacientoj restas nur proksimume horon kaj ripete revenas por psikoterapiaj sesioj. La kliniko Tavistock estis la unua tia psikodinamika-psikiatria institucio en Britio. La kliniko havas branĉojn por pacientoj plenkreskulaj, adoleskaj kaj infanoj, kaj por konsiliĝo de familioj. Krome ĝi ofertas konsiladon de aliaj institucioj, kaj kunlabore kun la Universitato de Orienta Londono organizas kursojn por postdiplomaj studantoj kaj profesiuloj prisanaj, prisociaj kaj konsultaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La klinikon en 1920 fondis la psikiatro Hugh Crichton-Miller, kiu estis influata pere de la instruoj de Carl Gustav Jung kaj Sigmund Freud. Rapide la institucio iĝis psikoterapia centro por pacientoj soldataj, traŭmatigitaj pro la teruraj spertoj de la Unua Mondmilito. Dekomence en la kliniko subteniĝis la evoluigo de psikoanaliza psikoterapio, la eduko de novaj psikoterapiisto inkluzive de speciala trejniĝo por psikoterapiistoj de infanoj kaj adoleskuloj, kaj same institucie subteniĝis vasta gamo de aplikoj de la psikoanalizo en psikiatrio kaj pedagogio, politiko kaj esploro. Tia institucio post sia fondiĝos estis tute unika en Britio. Krom psikoanalizo, en la kliniko aplikiĝis terapioj de pluraj aliaj tiutempe novaj psikologiaj skoloj – tiu plureco ĉagrenigis la prezidanton de la Brita Psikoanaliza Societo, Ernest Jones, kiu volis malpermesi ke psikoanalizistoj laboru en la kliniko, sed ne sukcesis en tiu blokado.

La kliniko profitis de la ŝtata subteno cele al rekonstruo de la publika vivo post la Dua Mondmilito. Dum la milito la brita publiko konsciiĝis pri al emociaj bezonoj de infanoj kiuj travivis militajn spertojn. La politiko amasforloĝigi infanojn el Londono al malurbaj regionoj malpli atakitaj per bomboj gvidis al novaj psikologiaj kaj pedagogiaj observoj kaj ekkonoj pri la evoluo de infanoj ene de la familio, la grava rolo de enfamiliaj interrilatoj kaj pri psikaj malsanoj sekve de frua divido de infano disde la gepatroj. Aparte la psikoanalizisto John Bowlby publikigis tiujn ekkonojn kaj postulis, ke ne nur plenkreskuloj, sed ankaŭ psike damaĝigitaj infanoj povu profiti de psikoterapia helpo – pro lia aktivado instaliĝis la eduko de porinfanaj psikoterapiistoj en la kliniko.

Ĝis la nuntempo la kliniko estas unu el la tutmondaj centroj pri psikoanaliza psikoterapio. Ekde la jaro 1967 la kliniko situas en konstruaĵaro nomata The Tavistock Center en la kvartalo Swiss Cottage de la urbodistrikto Camden en Londono.

Konataj kunlaborintoj kaj studintoj[redakti | redakti fonton]

  • Mary Ainsworth, usona psikologino kaj esplorantino pri la emociaj ligoj inter beboj kaj siaj gepatroj kaj ties rolo por la posta vivo
  • Michael Balint, hungardevena psikoanalizisto
  • Wilfred Bion, brita psikoanalizisto, reprezentanto de la koncepto de grupa psikoanalizo
  • John Bowlby, vicdirektoro post la Dua Mondmilito, pionira esploristo pri la emociaj ligoj inter beboj kaj siaj gepatroj kaj ties rolo por la posta vivo, kaj fondinto de la branĉo pri infanoj kaj gepatroj
  • Ronald D. Laing, psikiatro
  • John Rawlings Rees, medicina direktoro antaŭ la Dua Mondmilito
  • Clara Thompson, usona kuracistino, reprezentanto de la koncepto de "nova psikoanalizo"
  • Lily Pincus, familia psikoterapiistino

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]