Teatrejo de Epidaŭro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teatrejo de Epidaŭro
Αρχαίο θέατρο Επιδαύρου

helena teatro
Prezento
Arkitekto Poliklejto la Juna
Dato de konstruo ĉ. 330 a.K.
Geografio
Lando Grekio
Geografia situo 37° 35′ 46″ N, 23° 4′ 45″ O (mapo)37.59611111111123.079166666667Koordinatoj: 37° 35′ 46″ N, 23° 4′ 45″ O (mapo)
Teatrejo de Epidaŭro (Grekio)
Teatrejo de Epidaŭro (Grekio)
DEC
Teatrejo de Epidaŭro
Teatrejo de Epidaŭro
Teatrejo de Epidaŭro
Situo de Teatrejo de Epidaŭro

Map

vdr

La Antikva Teatrejo (ankaŭ: Teatro) de Epidaŭro estas teatrejo en la greka urbo de Epidaŭro, konstruita ĉe la sudorienta rando de la sanktejo dediĉita al Asklepio, antikva greka dio de medicino, sur la okcidenta flanko de Monto Cynortion.

Teatrejo de Epidaŭro

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ Paŭzanio, la antikva teatrejo estis konstruita fare de la arkitekto Poliklejto la pli Juna.[1] Li laŭdas ĝin pro ĝia simetrio kaj beleco.[2]

La teatrejo estis konstruita en du fazoj:[3] la unua verŝajne inter la mezo kaj la fino de la 4-a jarcento a.K. kaj la dua ĉirkaŭ en la mezo de la 2-a jarcento a.K..

Dum Romiaj tempoj, la teatro (male de aliaj grekaj teatrejoj) ne spertis ŝanĝojn.

Antaŭ ĝis ĉirkaŭ 14000 spektantoj, en la teatrejo oni ludis muzikon, kantojn kaj dramojn, kiuj estis parto de la kultado de Asklepio. Ĝi estis uzata ankaŭ kiel rimedo por resanigi pacientojn, ĉar estis opinio ke spekti dramojn efikas pozitive sur la mensan kaj fizikan sanon.

Hodiaŭ, la monumento allogas multe da grekaj kaj eksterlandaj vizitantoj kaj estas ankaŭ uzata por ludi antikvajn dramojn, ekde 1938, kiam oni ludis la tragedion "Elektro" de Sofoklo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La monumento havas la tipan strukturon de helenaj teatrejoj kiu havas tri partojn:  aŭditorion, orkestrejon kaj scenejon.

La aŭditorion disigas vertikale en du neegalajn partojn horizontala koridoro (larĝa 1.82 m.). La malsupra parto de la aŭditorio kojno enhavas 12 sekciojn, dum la supra 22 sekciojn. Estis ankaŭ lokoj rezervitaj por gravaj homoj.

La plano de la aŭditorio estas unika, kun tri referencaj centroj. La arkitektoj atingis tiel kaj tre taŭgan difuzon de la sonaro kaj tre bonan vidpovon de preskaŭ ĉiuj lokoj.

La cirkla orkestrejo, kun diametro de 20 m, estas la centro de la teatrejo; en ĝia centro estas cirkla ŝtona plato, la bazo de la altaro. Ĉirkaŭ la orkestrejo estas subtera drenilo larĝa preskaŭ 2m, la euripos, kovrita de cirkla ŝtona trotuaro.

Fronte al la aŭditorio kaj malantaŭ la orkestrejo estas la scenejo, vera konstruaĵo kun du etaĝoj kaj aldona antaŭa parto (antaŭscenejo). Oriente kaj okcidente estis ankaŭ du malgrandaj ĉambroj por la bezonoj de la aktoroj. Du deklivaj vojoj kondukas al la tegmento de la antaŭscenejo, la logeion, kie la aktoroj poste ludis.

La teatro havis ankaŭ du pordegojn, kiuj estas nun restarigitaj.

Elfosadoj[redakti | redakti fonton]

Elfosadoj komenciĝis en 1881 fare de la Arkeologia Socio, sub la direkto de la arkeologo Panayis Kavvadias[4]. Restarigoj estis faritaj de P. Kavvadias (1907), de A. Orlandos (1954-1963) kaj de la Konserva Komitato por Epidaŭraj Monumentoj (1988 ĝis 2016). Nun la teatrejo videblas preskaŭ tute en sia originala formo - krom la du-etaĝa scenejo kiu estas perdita.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Βικιθήκη Παυσανία Ελλάδος περιήγησις/Κορινθιακά Ἐπιδαυρίοις δέ ἐστι θέατρον ἐν τῷ ἱερῷ μάλιστα ἐμοὶ δοκεῖν θέας ἄξιον: τὰ μὲν γὰρ Ῥωμαίων πολὺ δή τι [καὶ] ὑπερῆρε τῶν πανταχοῦ τῷ κόσμῳ, μεγέθει δὲ Ἀρκάδων τὸ ἐν Μεγάλῃ πόλει: ἁρμονίας δὲ ἢ κάλλους ἕνεκα ἀρχιτέκτων ποῖος ἐς ἅμιλλαν Πολυκλείτῳ γένοιτ' ἂν ἀξιόχρεως; Πολύκλειτος γὰρ καὶ θέατρον τοῦτο καὶ οἴκημα τὸ περιφερὲς ὁ ποιήσας ἦν
  2. Paŭzanio Perigetes. “2.27”, Priskribo de Grekio (antikve-greke). (Traduko al la angla haveblas ĉi tie.)
  3. A.Von Gerkan, W.Müller-Wiener. (1961) Das Theater von Epidaurus (germane). Stutgarto: Kohlhammer.
  4. Καββαδίας, Παναγής. (2006) Το Ασκληπιείο της Επιδαύρου (Επανέκδοση του έργου: Το Ιερόν του Ασκληπιού εν Επιδαύρω και η θεραπεία των ασθενών).