Teatro de la Rusia Armeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teatro de la Rusia Armeo
Театр Российской армии
teatrejo • rekonilo
Bazaj datoj
Konstrustilo stalinisma empiro vd
Arkitekto Karo Halabyan • Vasiliy Simbirtsev • Boris Barkhin vd
Estiĝo 6-a de februaro 1930
Malfermo 1934
Lando RusioSovetunio vd
Situo Meŝĉanskij
Adreso 129110, г. Москва, Суворовская площадь, д. 2
Situanta sur Suvorov Square (Moscow)
Situo
Geografia situo 55° 46′ 58″ N, 37° 36′ 50″ O (mapo)55.7827916737.61377222Koordinatoj: 55° 46′ 58″ N, 37° 36′ 50″ O (mapo)
Teatro de la Rusia Armeo (Moskvo)
Teatro de la Rusia Armeo (Moskvo)
DEC
Teatro de la Rusia Armeo
Teatro de la Rusia Armeo
Situo de Teatro de la Rusia Armeo
Map
Teatro de la Rusia Armeo
Retejo http://www.teatrarmii.ru/
vdr

Centra Akademia Teatro de la Rusia Armeo (ruse Центральный академический театр Российской армии) aperis la 6-an de februaro 1930 kiel trupo de geaktoroj prezentinta siajn spektaklojn ĉefe por militistoj de la Ruĝa Armeo. Ĝi estas la unua profesia drama teatro apartenanta al Defenda Ministerio de Rusio.

La grandioza duhala teatrejo enforme de la kvinpinta stelo (ĝi estas simbolo de la Rusia Armeo) estis konstruita en 1940 laŭ projekto de arkitektoj Karo Alabjan kaj Bazilo Simbircev en Komunumo placo (nun Suvorov placo) de Moskvo. Ĝia la Granda halo havas 1500 sidlokojn kaj plej vastan scenejon en Eŭropo. La Malgrandan halon povas samtempe viziti 450 spektantoj.

La etaton de la teatro konsistigas ĉirkaŭ 500 personoj inkluzive 100 geaktorojn. Oni ŝatas la teatron mem kaj ludon de la maljunaj geaktoroj: Ludmila Kasatkina, Ludmila Ĉursina kaj Vladimir Zeldin, kiuj ĉiam ege emociigas homojn venintajn spekti. Sendube ceteraj geaktoroj same meritas laŭdon. 11 geaktoroj havas tre altan, prestiĝan rangon - Popola artisto de Rusio, 17 personoj estas Meritaj artistoj de Rusio kaj 5 personoj estas Meritaj teatristoj de kulturo. Multaj geaktoroj havas la ŝtatajn ordenojn kaj medalojn.

En 2012 la teatro prezentas 19 spektaklojn el la klasika kaj la moderna repertuaroj. Kun permanenta furoro oni ludas ekde 1946 la spektaklon "Dancomajstro" (hispane El maestro de danzar) fare de Lope de Vega ĉ. 2000 fojojn kaj la spektaklon "Tre antaŭlonge" (ruse Давным давно) far Aleksander Gladkov ĉ.1200 fojojn. Gravan parton de repertuaro okupas teatraĵoj far Ŝekspiro:

Dum sia okdekjara ekzistado la teatro aperigis 300 novajn spektaklojn kaj ĝiaj du haloj estas ĉiam plenaj. Studio de la teatro preparis multajn novajn geaktorojn, kies ludado estas tute perfekta kaj tre plaĉas al spektantoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Adreso[redakti | redakti fonton]

129110, Rusia Federacio, Moskvo, Suvorov placo,2 Telefono: +7(495) 681-5120 Email: catra@catra.su