Ted Hawkins

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ted HAWKINS (n. la 28-an de oktobro 1938 en Biloxi (Misisipio), m. la 1-an de januaro 1995) estis usona gitaristo kaj kantisto de folka kaj blusa muziko. Li estis notinda pro sia raspa forta voĉo. En siaj junaj jaroj, li spertis malriĉecon kaj li dumtempe restis en malliberejoj dum liaj dekkelkaj jaroj pro la ŝtelo de vestaĵon kaj aliaj etaj krimoj.

Li lernis la gitaron kaj kantadon en tiuj malliberejoj. Poste li vagis tra la lando dum kelkaj jaroj, ĝis finfine en la 1960-aj jaroj li haltis kaj hejmeniĝis en Venice Beach, Kalifornio. Tie li loke famiĝis per siaj publikaj koncertoj je la Boardwalk (ligna trotuaro). Denove li estis enkarcerigita, kiam oni malkovris lian dependecon al heroino. Li finfine spertis kritikan sukceson, registris sian muzikon kaj koncertumis tra Usono kaj en Europo en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj. Li tamen neniam estis tre populara, plejparte nur la kritikoj amis lin. Li mortis pro apopleksio, ĵus post kiam lia albumo "The next Hundred Years" ("La sekvonta 100 jaroj") por DGC Records (DGC kompanio) ekspertis publikan sukceson.

Eksteraj ligiloj

  • YouTube enhavas multajn Ted Hawkins ligojn.