Tegernsee (lago)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tegernsee estas lago en la suda parto de Germanio, rande de la Alpoj. Ĝi situas 725 m super la maro, inter brakumo de arbaraj montoj. Ĝi longas ĉ. 7, larĝas ĉ. 1,5 km, la plej profunda punkto estas 72 m. La superflua akvo de la lago fluas tra la Mang-akvofalo en riveron Inn.

Ĉirkaŭo de la lago estas populara turisma loko. Ĉe la orienta bordo situas la urbo Tegernsee kun vidindaĵo de la benediktana klostro (746-1803), kastelo de Mikŝa la 1-a (1803-?).

Su la okcidenta bordo kuŝas la kuracejo Bad Wiessee kun joda-sulfura kuracakvo. Grava ripozloko estas ankaŭ Rottach-Egern sur la suda bordo, ĉe piedoj de la monto Wallberg (montopinto 1722 m).