Telesilla de Argoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Telesila de Argoso)
Telesilla de Argoso
Persona informo
Naskiĝo 6-a jarcento antaŭ Kristo
en Argoso (Peloponezo)
Morto 5-a jarcento antaŭ Kristo
en Argoso (Peloponezo)
Lingvoj antikva greka
Okupo
Okupo poeto • verkisto
vdr

Telesilla de Argoso (greke Τελέσιλλα) estas historie konata kiel eminenta greka poetino, kiu vivis inter la 6-a kaj 5-a jarcento a.K. en la urbo Argoso de la peloponeza duoninsulo. Ĉi tiu verkistino estis konsiderata unu el la ‘naŭ lirikaj muzoj de la senmorta lingvo’.

Multo da tio, kio estas konata pri la vivo de Telesilla, estas danke al argumentoj kaj rakontoj de la tiamaj grandaj pensuloj kaj filozofoj kiel Apolodoro, Paŭzanio, Luciano. Sed Plutarko estas la ĉefa fonto pri ŝia agado: en sia traktaĵo "Pri la valoro de virinoj" li diras, ke ŝi devenis de nobela familio; pro sia malforta konstitucio, ŝi suferis gravan malsanon, kiun la hipokrata medicino ne povis kuraci. En profunda angoro ŝi petis helpon al la dioj kaj konsultis la orakolon, kiu konsilis al ŝi dediĉi sin al arto. Tiel ŝi faris, kaj kultivante kanton, muzikon kaj poezion, ŝi reakiris sian sanon kaj per ĝi sian mensforton. Tiom, ke ŝi havis tre gravan kaj elstaran rolon en la historio de sia popolo, kiun ŝi savis de la invado de Sparto.

En 494 a.K., la armeo de Sparto, gvidata de Kleomeneo la 1-a, faris grandan invadon al la urbo Argoso. En ĉi tiu grava batalo pereis pli ol 6 mil batalantoj ĉe la Batalo de Sepea. Post ĉi tiu malfeliĉa evento, ĉiuj viroj kiuj restis en tiu urbo -krom la plej maljunaj- decidis fuĝi tra la arbaro por provi savi siajn vivojn de la spartana ekstermado. En Argoso restis nur virinoj, sklavoj kaj maljunuloj tute sendefendaj, kiel facila celo por ataki kaj konkeri.

Tamen Telesilla ne volis fini tiel, do ŝi ordonis kolekti ĉiujn armilojn kaj disdonis ilin inter la virinoj kiuj povus batali. Telesilla vestiĝis kiel viro, prenis ŝildon kaj glavon kaj ŝi armis kaj komandis virinan taĉmenton, gvidante la defendon de la urbo. Kiam la spartanoj atakis, la virinoj alivestitaj kiel viroj atendis ilin kaŝitaj en la urba tombejo; ili ne cedis aŭ panikiĝis, sed furiozis pro la himnoj de patriotismo kaj de virina honoro, kiujn Telesilla laŭtege kantis por kuraĝigi la ‘soldatinojn’. Tio helpis ilin forpeli spartanojn mortigante multajn.

Tiel kuraĝa estis Telesilla en la batalo inter Sparto kaj Argoso, ke ŝi estis altigita al statuso de heroino. Rekone al braveco kaj arto de Telesilla, en la urbo estis starigita statuo al ŝi en la templo de Afrodito, kaj kreiĝis festivalo, en kiu viroj kaj virinoj ĝoje kaj ludeme interŝanĝis siajn vestojn.

Ateneo diras, ke Telesilla komponis odon al Apolono nomata ‘Amiko de la suno’, kaj Paŭzanio mencias poemojn honore al Apolono kaj Artemiso. Tiu ĉi lasta traktas pri la amo de Artemiso kaj la diigita rivero Alfeo.

Ŝi verkis ĥorajn kantotekstojn, ofte pri lokaj temoj, por esti kantataj de knabina koruso. Ŝajnas, ke ŝiaj tekstoj konsistis el poeziaj versioj de mitaj rakontoj. El la naŭ fragmentoj konservitaj de ŝia poezio, unu el ili estas verkita laŭ metriko, kiun pro sia originaleco oni nomis ĝin "telesileo", verso kies unua silabo estis preterlasita.

Telesilla estas parto de grava lirika movado en la kontinenta Grekio, kiu kontrastas kun la liriko de Alceo, Sapfo, Anakreono de la egeaj insuloj. Tia kontinenta movado, kies reprezentantoj estas virinoj, komenciĝis en la 6-a jarcento a.K.. Al Telesilla de Argoso oni devas aldoni Myrtis, Praksila de Sicion, Korinna de Tanagra.

La helenisto Rodríguez Adrados (1922-2020) konsideras ilin poetinoj fidelaj al lokaj kultoj, ĥoroj kaj virinaj rondoj asociitaj kun temploj. Fakte, ĉies poezio estas religiaj aŭ mitaj himnoj.

En Argoso, la dancoj de kontraŭaj korusoj, viraj kaj virinaj, estis atribuitaj al la memorfesto de la milita heroaĵo de Telesilla.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 62 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Referencoj[redakti | redakti fonton]