Praksila

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Praksila de Sicion)
Praksila
Artisma interpreto de la apero de Praksila de John William Godward, pentrita en 1922.
Artisma interpreto de la apero de Praksila de John William Godward, pentrita en 1922.
Persona informo
Naskiĝo
en Sikiono
Morto
Lingvoj antikva greka
Okupo
Okupo poeto • dithyrambic poet • verkisto
vdr

Praksila de Sikiono (greke: Πράξιλλα), estis influa lirika greka poetino de la 5-a jarcento a.K. naskita en Sikiono Golfo de Korinto ,[1] en nordo de Peloponezo.

Ŝi edziniĝis al Akaikos, kaj havis filon kiun ili nomis Orkimedo. La edzo komprenante la pasion de Praksila al poezio, donacis al ŝi liron. Ekde sia junaĝo ŝi estis konata de siaj samurbanoj pro siaj kantverkoj, kaj ŝi kultivis la revon esti vaganta poetino. Revo kiu fariĝis realo kiam, ankoraŭ en la infanaĝo de sia filo, Praksila decidis forlasi siajn filon kaj edzon por partopreni en festivaloj de poezio tra la lando. Ĉi tio kaŭzis, ke en Orkimedo kreskis malamo kontraŭ ŝi.

La legendo rakontas, ke post pluraj jaroj da vagado, dum la Peloponeza Milito, Praksila atingis la havenon de Creusis, kie okazos poezia festivalo. Ŝi ne suspektis, ke ŝia filo Orkimedo malkovris ŝian alvenon al festivalo kaj, ke li iris tien kun la plano ŝteli ŝian liron kiel venĝon pro ŝia forlaso. Per la helpo de la servisto de Praksila, li sukcesis konkretigi sian planon. Kiam Praksila eksciis pri la maltrafo de sia liro, tuj ŝi petis helpon de la soldatulino Kasandra por rericevi ĝin. Kasandra supozis, ke tio estis agado de Orkimedo, ŝi serĉis lin kaj pere de li trovis la banditojn, kiuj tenis la jam damaĝitan liron. Praksila urĝe riparigis sian liron ĝustatempe por la sekva prezentado. Poste Kasandra renkontiĝis kun Praksila kaj Orkimedo. Tiam li malkovris sian identecon kaj pravigis sian agon komparante la senton de perdo de la amata liro kun la perdo de la patrina amo en sia infanaĝo.

En la 3-a jarcento antaŭ Kristo, Aristotelo de Bizanco starigis liston de la naŭ elstaraj lirikaj poetoj de la antikva greka kulturo. En tiu listo estas nur unu virino, Sapfo. Kelkajn jarcentojn poste la antikva greka poeto Antipatro de Tesaloniko (1-a jarcento a.k.) faris paralelan liston, kiu inkluzivas la naŭ plej eminentajn poetinojn de la greka lingvo: Praksila, Mero, Ánite, Sapfo, Erina, Telesilla, Korinna, Nóside, Mirtys.

Praksila estas unua en lia listo de la “naŭ surteraj muzoj de la senmorta lingvo". Ŝi estis tre konata inter siaj samtempuloj, sed ankaŭ de siaj posteuloj: ŝiaj ‘bankedaj poemoj’, dediĉitaj al populara distro, estis kantataj ĝis la 2-a jarcento a.K.; Lisipo (4-a jarcento a.K.), fama skulptisto, faris bronzan statuon de Praksila; oni trovis ceramikon kun la unuaj kvar vortoj de unu el ŝiaj poemoj.

Aldona pruvo pri la akcepto de ŝia verko en la 5-a jarcento, venas de la komedia aktoro kaj verkisto Aristofano (444-385 a.K.), kiu parodiis versojn de du el la poezioj de Praksila. Ne nur li sciis pri la verko de Praksila, sed lia parodio implicas, ke li esperas, ke lia atena publiko ankaŭ rekonos ĝin.

Estas malfacile fari taksadon de la verko de Praksila pro la malgranda volumo de ŝia konservita verko, nur ok fragmentoj. Ŝiaj kapabloj estis diversaj, ŝi verkis ditirambojn, ĥorajn odojn prezentitajn ĉe la festivaloj dediĉitaj al Dio Dionizo, kiu estis origine parto de liaj ritoj.

Ŝi verkis ‘bankedajn kantojn’, mallongajn lirikajn poemojn, kiuj estis kantataj kaj akompanataj per liro. Ĉefe ili glorigis la virtojn de la dioj kaj herooj.

La fakto, ke Praksila verkis tiaspecan poezion por esti kantata ĉe bankedoj en kiuj estis ekskluditaj virinoj, pensigis, ke ŝi povus esti "hetera", kio estis la nomo, kiun ricevis en antikva Grekio tiu, kiu ĝenerale plenumis la funkciojn de artisto, prostituitino kaj kunulino. Kurioze kaj kontraste al plimulto de virinoj en antikva Grekio, heteroj ricevis edukadon, posedis ekonomian sendependecon kaj povis atingi grandan socian potencon; estis la solaj virinoj, kiuj povis partopreni simpoziojn; iliaj opinioj kaj kredoj estis tre respektataj de viroj.

Praksila inventis metrikon konatan kiel ‘praksilion’ aŭ ‘daktilon’. Tio estas piedo kunmetita de unu longa silabo sekvata de du mallongaj. Ĝi estas la bazo de la verso uzata en la epopeo kaj en religia poezio.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 61 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Snyder, Jane McIntosh The Woman and the Lyre: Women Writers in Classical Greece and Rome. Southern Illinois University Press, 1989 p.54