Telfero de Fuente Dé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panoramo de la telfero kaj la malsupra stacio.

La telfero de Fuente Dé estas telfero en la komarko Liébana en Kantabrio (norda Hispanio). Ĝi veturas inter la vilaĝeto Fuente Dé kaj la surmonta observejo El Cable, en la municipo Camaleño. Ĝi estas populara loko en la Nacia Parko Picos de Europa.

Historio[redakti | redakti fonton]

La telfero estis ideo de José Antonio Odriozola (eksprezidento de la Eŭropa Unio de Montogrimpado), origina el komarko Liébana. La dezajnon faris la civila inĝeniero José Calavera Ruiz kaj la arkitekto Ángel Hernández Morales. La konstruado komenciĝis la 20-an de novembro 1962 kaj la telfero ekfunkciis la 21-an de aŭgusto 1966.

Trajtoj[redakti | redakti fonton]

La malsupra stacio situas je alteco 1090 metroj, kaj la supra stacio situas je 1850 metroj (altec-diferenco inter supra kaj malsupra deveturpunktoj estas ĉirkaŭ 750 metroj). Ĉiu veturilo konsistas el unu ĉelo kapabla enveturigi 20 homojn. La supreniro daŭras 3 minutojn kaj 40 sekundojn. Per ĝi oni rapide atingas la centran masivon de la montaro Picos de Europa. La telfero havas du sekciojn kun propra veturilo/ĉelo, kun sendependaj funkciado kaj rapidec-regulilo. La kablo longas je 1640 metroj kaj la veturiloj moviĝas je 10 m/s.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]