Motiva-tema laboro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tema laboro)

Motiva-tema laboro estas la komponmaniero, evolui el malmultaj temojmotivoj muzikaĵon. Al ripetado (ekz. de gvidmotivoj) devas aliĝi variado (prilaborado), por ke oni povas diri pri motiva-tema laboro. Je tio rolas la ekonomieco de la uzataj motivoj: La ideala motiva-tema laboro laŭ la kompreno ĉ. la jaro 1900 devus malebligi laŭplaĉajn, nur ornamajn frazaĵojn per tio, ke ĉiuj eroj de muzikaĵo devenas de komuna kerno, kiu konsistigas ilian interligitecon. – Motiva-tema laboro sin direktas kontraŭ aliaj, impovizaj aŭ konscie disfalemaj komponmanieroj kiel muntado aŭ kolaĝo.

Historio de la nocio[redakti | redakti fonton]

Tema laboro[redakti | redakti fonton]

La nocio „tema laboro“ reiras sur la 18-an jarcenton. En tiamaj kompoziciaj teorioj oni rigardis la nocion „ellaborado“ baza kategorio . La germana muzikteoriisto Johann Mattheson skribis en sia melodio-instrukcio pri la triparta sinsekvo de agadoj inventio (inventado), dispositio (aranĝado) kaj elaboratio (ellaborado), kiun li elprenis el la antika retoriko. Muzikkritikisto Johann Adolf Scheibe konstatis, ke la nocio „ellaborado“ enhavas ĉiujn eblajn formojn de la tiel nomata „skribmaniero“, per kiu komponisto kreas verkon el ĉefa frazo (kiu enhavas la inventio-n).

Nocia alproksimiĝo al „tema laboro“ okazas ankaŭ je Scheibe per tio, ke li priskribas la procedon de imitado per la vorto „tralabori“. Rilate la dispartigo de ĉefa frazo en la interfrazoj Scheibe diras pri „tralaborado“ de la unuopaj eroj. Ĉi tio tamen ne identas kun tio, kio en la 19-a jarcento estas „tema laboro“. La eldiro de la komponisto Friedrich August Baumbach en 1794, ke analoge al verkado de parolado ankaŭ en la muziko la ĉefa tasko de komponisto konsistas en la prilaborado de baza „ĉeffrazo“, estas laŭ-enhave proksime ligita al tiu de Scheibe. Per tio je la fino de la 18-a jarcento la interligo de la komence retorika nocio „ellaborado“ kun la muzika „ĉefa frazo“ starigis la fundamenton por la kreado de la nocio „tema laboro“.

Muzikteoriisto Heinrich Christoph Koch notis en 1802 en la artikolo „kontrapunkta“ de sia Muzika leksikono, ke la nocio „kontrapunkta“ por la kompona praktiko ne plu komplete ĝustas, kaj ke la dirmaniero „ la peco estas teme ellaborita“ pli pone esprimus tion. Sekve pluaj muzikteoriistoj kiel Gustav Schilling (1838), Isidor Jeitteles (1839), Friedrich Ludwig Schubert (1869), August Reißmann (1878) kaj Hugo Riemann (1882) uzis la nocion „tema prilaborado“.

Johann Daniel Andersch uzis unuan fojon en 1829 la nocion „tema laboro“, verŝajne kiel substantivigo de la parolturno „teme ellaborita“ de Koch. Ĝis meze de la 19-a jarcento la fakularo en ĝenerale konis la nocion, kaj la muzikaj leksikonoj konsideras ĝin, je kio ekzemple la difino de Eduard Bernsdorf iel kontraŭdiras tiun de Koch.

Per en 1844 publikita traktaĵo pri tema laboro Johann Christian Lobe iniciatis la kodigon en la kompozicio. Laŭ la teorio de Lobe tema laboro enhavas ne nur melodiajn-intervalajn transformigilojn (transponado, invertado, plivastigo/malvastigo ktp.), sed ankaŭ teknikajn rimedojn (Ŝanĝado de la harmonizado, instrumentado ktp.). Ĉi tiu skemismo provokis Riemann poste al akra kritiko. La teorio de Lobe sekve tamen influis la postan evoluon de la nocio, ekz. la priskribojn de Arrey von Dommer (1865) kaj Ludwig Bussler (1878). Ekde estetika vidpunkto oni laŭdas la „teman laboron“.

Kontraste al kontrapunkto, centra nocio de la renesanco kaj baroko, „tema laboro“ estas centra formprincipo de la Viena klasikismo. Oni nomas ĝin ofte lige kun Joseph Haydn „grandioza invento de la kreinto kaj fondinto de la moderna muziko“. Bussler nomas la kontrapunktan stilon ne plu „domina“, sed rigardis ĝin nur kiel „momento de tema laboro“. Adolf Sandberger malfortigis ĉ. 1900 la aserton, ke Haydn inventus tion, tamen li kalkulis favore al li, ke li gravege kontribuis al la novdifino de la “jam delonge ekzistanta tema laboro“. Sandberger nomas la teman laboron „ido el geedziĝo de kontrapunkto kun libereco“ kaj ĝis nun mankanta „peranto inter rigida kaj libera muzika formado“.

Motiva laboro[redakti | redakti fonton]

Post 1850 sekve de nocia distingado inter temo kaj motivo, kiun faris Adolf Bernhard Marx en 1837, ekestis la nomo „motiva laboro“. Jam en 1844 Lobe nomis la laboron koncernan la motivojn „tema laboro malvasta-/vastasence“ kaj menciis sammomente ankaŭ la vorton „motiva laboro“. Riemann kritikis Lobe pro ties „erara doktrino“, ĉar ĝi instrukcias al motiva laboro, kiu pritraktas la hazardajn elementojn de diferencaj motivoj kiel motivoj mem; krome li prijuĝis la difinon de Lobe de tema laboro kiel „senkomprena helplaboro“. Unuan fundamentan diferencigon proponas en 1904 Guido Adler, kiu reference sur Richard Wagner atribuas motivan laboron al muzikdramo kaj teman laboron al simfonio. Rigarde la gvidmotivo-tekniko de Wagner aliaj verkistoj diras pri motiva aŭ eĉ „gvidmotiva laboro“.

Komence de la 20-a jarcento, kiam Arnold Schönberg kaj Anton Webern disvastigis per la libera maltonaleco novajn komponteknikojn, oni rezignis ankaŭ la tradiciajn teman kaj muzikan laborojn. Muziksciencisto Erwin Stein tamen en 1924 konstatis, ke per la dekdutonisma tekniko motiva laboro denove kompozicie aktualas, nur ke gravas malpli la ritma ol male la melodia motivo. La nocion „motiva laboro“ tiam oni uzis en la fakliteraturo preskaŭ pli ofte ol „tema laboro“, kaj ĝis meze de la 20-a jarcento la interlimiĝo de ambaŭ nocioj fariĝis pli kaj pli malklara, tiel ke kelkaj verkistoj kunigis ilin sub la nocio „tema-motiva laboro“ resp. „motiva-tema laboro“. Jam Adler ekde 1924 skribis komence „tema motiva laboro“ (sen ligostreketo) kaj poste nur „tema-motiva laboro“, kio disvastiĝis sekve en la fakularo. La plej multaj difinoj ekde 1960 ĝis en la 21-a jarcento malofte pritraktas la nocihistorian fonon, antaŭ kiu fandiĝis la nocioj„motiva“ kaj „tema laboro“.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Christoph von Blumröder: Thematische Arbeit, motivische Arbeit, in: Hans Heinrich Eggebrecht (Hg.): Handwörterbuch der musikalischen Terminologie, Freiburg im Breisgau 1991.