Tempobanko

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Tempobanko aŭ malofte tempbanko estas sistemo por intersanĝi servojn por tempo. Anstataŭ uzi monon kiel mezurilon, oni uzas tempon, ekzemple horojn. Estas servo por intersanĝi servon por servo aŭ por komplezoj. Ĝi stimulas kaj la sociajn rilatojn kaj la samecon inter ekonomiaj klasoj. Oni proponas ĉi tian ekonomion por solvi diversajn problemojn ekzistantajn en la merkata ekonomio, kiel komplementon aŭ eĉ alternativan merkaton. Nuntempe ĉi tiujn projektojn instigas la informa teknologio

Oni povas imagi ke homoj, ne bezonantaj tempon, jes bezonas tempon, kaj ili pretas peti monon. Ĉi-maniere, simile al la mona financa sistemo, ekzistas donado (ĉi-okaze de tempo).

Historio[redakti | redakti fonton]

Unu el la pioniroj eksperimenti pri la tempobanko estis la usonano anarkiisto Josiah Warren, kaj la fama Cincinnati Time Store (Tempo Vendejo de Cincinnati). Tiu projekto inspiris multajn anarkiistojn, ĉefe francojn kaj usonanojn.

Teorio[redakti | redakti fonton]

La "tempomonon" oni kreas per ambaŭflanka kredito: Ĉiu transakcio estas registrita kiel kredito kaj ŝuldo sur la konto de la partoprenantoj. En sistemo de tempobanko, aŭ tempomono, la tempo de ĉiuj gepartoprenantoj samvaloras, ne konsiderante ĉu de fakulo aŭ de komencanto. La tempomono rekonas kaj instigas reciprokan servon por la komunumo, rezistas inflacion sen monopolo, kaj havas ĉiam sufiĉan oferton, kiu ebligas komercon kaj kunlaboradon inter la gepartoprenantoj. Ofte, oni konsideras la tempobankojn kiel ilon por revivigi la komunumon.

Funkciado[redakti | redakti fonton]

La tempomono estas la nova monero, kiu solvas malpligrandigon de publika elspezo, sed sen ŝtata ekonomia agado. Tute male, ek al la ekonomia libero.

Tiu ĉi rimedo estas sufiĉe fleksebla en malgrandaj komunumoj (religiaj, vilaĝaj, urbaj aŭ rasaj, ekzemple). Ankaŭ la tribunalo por neplenaĝuloj sukcesis uzi ĝin.

La esperanta tempobanko[redakti | redakti fonton]

Per propra leĝo la Esperanta Civito iniciatis en 2011 la esperantan tempobankon. Ĝin administras retejo, funkcianta ekde la 8a de marto 2013, honore al la virinoj, ĉar senatanino Perla Martinelli proponis la koncernan leĝon. La oficiala nomo de la esperanta tempobanko estas Pasvorta Reto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kunlaboreca ekonomio