Teoremo de Chen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En matematiko, teoremo de Chen estas teoremo kiu statas ke ĉiu sufiĉe granda para nombro povas esti skribita kiel sumo de du primoj, aŭ kiel sumo de primo kaj duonprimo (produto de du primoj). Teoremo de Chen estas grandega paŝo al la konjekto de Goldbach kaj rimarkinda rezulto de la kribrilaj manieroj.

La teoremo estis unue komencita de ĉinia matematikisto Chen Jing Run (aŭ Chen Jingrun) en 1966, kun pluaj detaloj de la pruvo en 1973. Lia originala pruvo estis multe plisimpligita de P. M. Ross.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]