Teresa Billington-Greig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teresa Billington-Greig
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1877 (1877-10-15)
en Preston
Morto 21-an de oktobro 1964 (1964-10-21) (87-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Edz(in)o Frederick Billington-Greig
Infano Fiona Billington-Greig
Okupo
Okupo aktivisto pri virinaj rajtoj • sufragetoinstruisto
vdr

Teresa BILLINGTON-GREIG (naskonomo Teresa Billington) (1877 - 1964) estis brita virinbalotrajtisto kaj socialisto.

Frua vivo kaj familio[redakti | redakti fonton]

Teresa Billington naskiĝis en Blackburn, Lancashire en 1877. Ofte okazis malakordon inter la enketema kaj agnostika filino kaj ŝiaj gepatroj, kiuj estis konvinkitaj romkatolikoj. Aĝante dek sep jarojn, ŝi forkuris el la gepatra hejmo kaj fariĝis, post kelkaj jaroj kiel studentinstruisto, instruisto en Manĉestro. Tie, ŝi kaptis atenton de Emmeline Pankhurst, membro de la manĉestra komitato pri eduko, pro sia insista rifuzado instrui religion. Pankhurst okazigis ke Billington venis instrui ĉe juda lernejo kie ŝi ne devis instrui religion.

En 1907, ŝi edziniĝis kun la socialista Frederick Lewis Greig (1875-1961), kiu apogis virinrajtojn kaj konsentis preni kunmetitan nomon Billington-Greig.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Emmeline Pankhurst kuraĝigis Teresa Billington aliĝi al la Independent Labour Party (Partio de sendependa laboristaro, aŭ ILP). Ankaŭ sindikataj aferoj okupis ŝin. Ŝi malkonsentis ke viroj ricevu pli da laborpago ol virinoj, kaj fariĝis sekretario de la manĉestra komitato pri egala laborpago. Tiutempe, ŝi amikiĝis kun Eva Gore-Booth kaj Esther Roper.

En 1904 Billington fariĝis la manĉestra organizisto de la ILP, kaj en 1905 Emmeline Pankhurst kaj James Keir Hardie petas ke ŝi fariĝu ĝia plentempa organizisto. Ŝi grande sukcesis en tiu rolo, kaj Elizabeth Wolstenholme-Elmy multe kreditigis ŝin pri la parlamentaj sukcesoj de la ILP en Manĉestro.

Billington ankaŭ aliĝis al la Women's Social and Political Union (Socia kaj politika unio de virinoj, aŭ WSPU). En 1907, ŝi kaj Annie Kenney fariĝis plentempaj organizistoj en Londono por la WSPU. Pro tio ŝi estis malliberigita kiel sufrageto.

En virinbalotrajtista movado estis malkonsento pri kion precize oni petu. Ekzemple, kelkaj petis universalan balotrajton por ĉiuj plenaĝaj viroj kaj virinoj; aliaj petis egalan virinbalotrajton por viroj kaj virinoj, eĉ se multaj ankoraŭ ne havos balotrajton per seksneŭtralaj leĝaj restriktoj. Billington-Greig kredis ke la lasta peto estus la plej rapida vojo al virinbalotrajto. Aliaj, kiel Margaret Bondfield kredis ke, se burĝaj virinoj gajnos balotrajton, ili ne plu interesiĝos pri rajtoj de laboristaraj virinoj, do ke la movado devis tuj peti universalan balotrajton. En decembro 1907, Billington-Greig kaj Bondfield publike debatis la aferon kaj la publiko poste voĉdonis: 171 voĉdonoj estis por Billington-Greig, kaj 130 por Bondfield.

Samtempe, estis malakordo en la unio WSPU. En 1907, pro la aŭtokrateco de Emmeline Pankhurst kaj Christabel Pankhurst, ŝi kaj sep dek aliaj forlasis la union kaj fondis la Women's Freedom League (Virina ligo por liberecoWFL). Kune kun Charlotte Despard, Billington-Greig aperigis la ligan ĵurnalon The Vote (La balotrajto). La ligo estis, kiel la WSPU, militema organizaĵo kiu volonte rompis leĝojn - sed, malkiel la WSPU, neniam uzis perfortemajn taktikojn.

Ekde 1910, Billington-Greig komencis labori memstare por virinbalotrajto kaj verkis librojn kiel The Militant Suffrage Movement (1911) (La militema balotrajtista movado), Consumers in Revolt (1912) (Konsumantoj ribeladaj) kaj Women and the Machine (1913) (Virinoj kaj la maŝino). Ŝi daŭris laboro por virinbalotrajto kiam en 1918 leĝiĝis la Representation of the People Act 1918 (Leĝo pri popola reprezentado, 1918) ĝis egala balotrajto estis gajnita pro la Representation of the People Act 1928 ((Leĝo pri popola reprezentado (egala balotrajto), 1928). Poste, ŝi laboris por ampleksi la kvanton de virinoj en la brita parlamento.

Morto[redakti | redakti fonton]

Teresa Billington-Greig mortis de kancero ĉe la Sudlondona malsanulejo por virinoj, la 21-a oktobro 1964.