Terfiziko
Terfiziko, aŭ geofiziko [1], estas la studado de Tero per kvantaj fizikaj metodoj, precipe per analizo de sismaj ondoj kaj metodoj magnetaj, elektraj, elektromagnetaj kaj radioaktivecaj. Temas pri grava parto de terscienco.
Ĝi forte baziĝas sur aliaj studadkampoj kiel matematiko aŭ informadiko. Terfizikaj teorioj ofte aplikatas, pli ĝenerale, en planeda scienco.
Inkluzivataj fakoj
Terfizikon konsistigas, inter aliaj,
- Sismologio (studo de tertremoj kaj elastaj ondoj)
- Gravito kaj geodezio (analizo de la gravita kampo de Tero kaj de la grando kaj formo de Tero)
- Atmosfera elektro kaj tera magnetismo (inzluzive de la jonosfero, radiadozono Van Allen, teraj kurentoj, k.s.)
- Geotermiko (varmado de la tero, varmofluo, vulkanoj kaj varmaj akvofontoj)
- Hidrologio (subtera kaj surfaca akvo, kelkfoje inkluzive de glaciejoj)
- Fizika oceanografio
- Meteologio
- Tektona fiziko
- Esplorada kaj inĝenierarta geofiziko
Rilata fako estas geokemio.
Historio de terfiziko
La nomo "terfiziko" verŝajne unue uzatis en Germanio, kie ĝi aperis en la scienca literaturo jam ekde la mezo de la 19a jarcento. La vorton unue uzis Fröbel[2][3], kiu parolis pri geophysik en 1834.