Teroro (franca revolucio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzekutado de Maximilien Robespierre.

La Teroro (junio 1793 - 27-a de julio 1794), france Terreur, estis precipe violenta periodo de la franca revolucio, kiu daŭris unu jaron kaj du monatojn. Ĝi originis de konflikto inter rivalaj politikaj klanoj, nome la Ĝirondistoj kaj la Jakobenoj.

La periodo famiĝis pro amasa ekzekutado per gilotino de supozitaj "malamikoj de la revolucio". Ekzistas variaj taksoj de la preciza nombro da ekzekutitoj, inter 16 000 kaj 40 000. La plej famaj estis la franca reĝo Ludoviko la 16-a kaj la reĝino Marie-Antoinette.

Vidu ankaŭ