Tertrema prognozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La tertrema prognozo estas ĉiu metodo, signo kaj provo por antaŭanonci tertremon, ties forton kaj disvastiĝon. Ekzakta prognozo de la sismo nuntempe ne eblas, sed ekzistas kelkaj signoj, kiuj povas helpi. Tiuj estas forta ŝanĝiĝo de konduto de bestoj, pro ŝajne nekonataj kaŭzoj. Tion oni jam rimarkis en la antikvo (Plinio).

Oni vidas antaŭsigno de sismo la malaperon de akvo aŭ malpliiĝon de ties nivelo, dum bovoj blekas, ĉevaloj ĵetadas la kapon, la kokoj ne volas eniri kokejon.

La unua antaŭanoncita tertremo okazis en Haicheng en februaro de 1975. Tiam pro malkutima konduto de bestoj oni ordonis forlason de la urbo. Tiel mortis nur 2000 homoj. Tiam aperis la naturaj fenomenoj - kiel menciite supre - kaj krom tio eĉ duonkonsciaj serpentoj, ratoj.

Oni supozas, ke okaze de onta tertremo estiĝas infrasono aŭ iu elektra proceso, kiun sentas la bestoj. Science oni tion ne povis pruvi.