Saltu al enhavo

Tervelo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tervelo
bulgara ĥano
Persona informo
Naskiĝo
Morto 721
Ŝtataneco Unua Bulgara Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Dulo clan vd
Patro Asparuĥ de Bulgario Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Anastasia of Constantinople (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < vd
Profesio
Okupo suvereno (700–721) Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Tervelo (675–721) (bulgare Княз Тервел), ankaŭ nomata Tarvel, Tervel aŭ Terbelis en kelkaj bizancaj fontoj, estis la imperiestro de la bulgaroj komence de la 8-a jarcento. En 705 li ricevis la titolon Cezaro kiu estis senprecedencaĵo en la historio. Verŝajne li estis kristano kiel sia avo la ĥano Kubrat. Post la venko de la mezepoka bulgara armeo super la araboj en la sieĝo de Konstantinopolo en 718, Tervelo estis nomata de siaj samtempuloj kiel Savinto de Eŭropo.

Laŭ la Nominalio de la ĥanoj de Bulgarujo Tervelo apartenis al la klano Dulo kaj regis dum 21 jaroj. Laŭ la kronologio disvolvigita de Moskov (Imennik), Tervelo regis dum 695–715. Aliaj kronologioj situas lian regadon en 701–718 aŭ 700–721, sed ĝi kontraŭas la ateston de la Imennik (Nominalio). La atestoj de la fontoj kaj kelkaj postaj tradicioj identigas Tervelon kun la filo kaj heredanto de Asparuĥo, kiu mortis en batalo kontraŭ la ĥazaroj.