Testuduloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Testuduloj
Troveblo de fosilioj: Triaso - ĉi-epoke
"Chelonia" de Kunstformen der Natur, Ernst Haeckel 1904
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Ordo: Testuduloj Testudines
Linnaeus, 1758
Diverseco
ĉ. 300 specioj en 14 pluvivantaj familioj
blua: martestudoj, nigra: testudoj
blua: martestudoj, nigra: testudoj
blua: martestudoj, nigra: testudoj
Subordoj

Kriptodiroj Cryptodira
Pleŭrodiroj Pleurodira
Vidu tekston por familioj.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Testuduloj (Testudines) estas ordo de reptilioj, al kiu apartenas i.a. la teraj testudoj, kaj martestudoj. Foje oni ankaŭ (erare) uzas la vorton testudo, kiu estas sinonimo de la familia nomo Testudinidae kaj nomo de genro Testudo, por paroli pri ĉiuj testuduloj. En la ordo de testuduloj estas kaj vivantaj kaj formortintaj specioj; la plej fruaj testuduloj vivis antaŭ 215 milionoj da jaroj,[1] kio signifas ke la testuduloj estas unu el la plej malnovaj reptiliaj grupoj, multe pli malnova ol la lacertuloj kaj serpentoj. Vivas ankoraŭ ĉ. 300 testudulaj specioj, iuj el ili forte endanĝerigitaj. Testuduloj estas ektotermaj.

Ĝenerale, testudo estas surtere aŭ enakve vivanta reptilio, kies korpon kovras korneca kaj osta kiraso (karapaco), en kiun la besto plejofte povas entiri la kapon, voston kaj membrojn.[2]

Taksonomio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de testudulaj familioj.

Subordo Paracryptodira (formortinta)

Subordo Kriptodiroj Cryptodira

  • Arakana arbartestudo (Heosemys depressa) (plus Asian River Turtles, Leaf and Roofed Turtles, Asian Box Turtles)

Subordo Pleurodira (Pleŭrodiroj)

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. http://www.enchantedlearning.com/subjects/dinosaurs/dinos/Archelon.shtml
  2. parte PIV 1977, p. 1105, PIV 2002, p. 1154.