Teufelsrutsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
elrigardo de la Teufelsrutsch-roko en la Wiesbach-valo (okcidenten)

Teufelsrutsch (tradukita: diablo-glitejo) estas la nomo de arbarkovrata kupolo el porfirrokaĵo apud Wendelsheim en Rheinhessen, kiu estis formita dem la rivereto Wiesbach. La ĉ. 260 m super marnivelo situanta altebenaĵo finiĝas en okcidenta direkto per 50 m profunda deklivo. La nomo de la altaĵo venas de legendo laŭ kiu la diablo estis devigata de la regionanoj gliti la akran kaj dornplenan deklivon malsupren sur nuda postaĵo. Poste li neniam vidiĝis plu en la regiono.

Proksime de la Teufelsrutsch oni trovis restaĵojn de kelta fuĝburgo.

Ĉ. 20 m malsupre de al pinto troviĝas la t. n. "Schinderhannes kaverno" – vizitebla pli ol 60 m longa galerio, kies komenco verŝajne estis en la 14a jarcento. Tie la homoj fosis hidrargon, kiu troviĝas tie en formo de cinabro. La galerio ricevis la nomon de la rabistestro Schinderhannes, kiu laŭdire kaŝiĝis tie.

La Teufelsrutsch estas internacie konata trovejo por ametisto kaj aliaj mineraloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

49.7485266666677.9792928333333