Wiesbach (Nahe)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wiesbach
la Wiesbach apud Welgesheim dum vintro
rivereto • rivero
Bazaj informoj
Situo Germanio, federacia lando Rejnlando-Palatinato
Rivera reto Rejno
Longeco 44,4 km
Fluo
Fonto en la „Nordpfälzer Bergland“
- Alteco super marnivelo 445 m
Enfluejo apud Grolsheim en la rivero Nahe
- Alteco 92 m
Geografio
vdr

La rivereto Wiesbach estas 44,4 km longa alfluanto de la rivero Nahe, kiu fontas en la Nordpfälzer Bergland (nordpalatinata montolando) (Rejnlando-Palatinato) kaj enfluas apud Grolsheim en la distrikto Mainz-Bingen (ankaŭ Rejnlando-Palatinato ) en la riveron Nahe.

Geografio kaj geologio[redakti | redakti fonton]

La Wiesbach, flankrivero de la nahe, deakvigas kune kun la rojo Appelbach la nordokcidentan parton de Rejnhesio. Ĝia fonto troviĝas en la Nordpalatinata Montolando, kiu estas la norda etendaĵo de la pluvriĉa Donnersberg-masivo, okcidenten de Haide, urboparto de Kirchheimbolanden. En la unua triono de la riverujo estas magma rokaĵo kaj sedimento el la Rotliegend-tempo (285 - 255 Mio. da jaroj). Tie la valo estas ankaŭ relative mallarĝa.

Proksimume de Nieder-Wiesen ĝis Flonheim la rivereto trafluas la pitoreskan pejzaĝon de la Rejnhesa Svislando. Ĉi tie bundas miksarbarojnsur malfekundaj grundoj. Oberwiesen bomas sin mem „arbara komunumo“. Dum longa tempo gravis en la regiono hidrargo-minado. Hodiaŭ oni fosas en la fontregiono de la „Winkelbach“ magmatitojn de la Donnersberg. La plua rivervojo tra terciara sedimentado de la Rejnhesa montetlando montras malakraj deklivoj kaj larĝan valon. La pejzaĝo estas karakterizita de vitokulturo kaj agrokulturo sur fekundaj leŭso-grundoj. Post ĉ. 48 km la rivereto Wiesbach atingas apud Gensingen la riveron Nahe.

Alfluantoj[redakti | redakti fonton]

  • Steindellerbach (maldekstre)
  • Schanzengraben (dekstre)
  • Goßenbach (maldekstre)
  • Ambach (dekstre), 2,5 km
  • Bach aus den Molkenwiesen (dekstre), 2,6 km
  • Kernbach (maldekstre), 3,9 km
  • Nebelborn (maldekstre), 1,5 km
  • Wörlebach (dekstre), 1,9 km
  • Bach vom Spitzenberg (maldekstre), 1,2 km
  • Oberwiesenbach (maldekstre), 4,6 km
  • Schniftenbergerbach (maldekstre)
  • Teufelsborn (Teufelswiesenbach) (dekstre), 2,7 km
  • Dembach (dekstre), 2,1 km
  • Dornbach (dekstre)
  • Grubenbach (maldekstre)
  • Nackbach (dekstre)
  • Finkenbach (maldekstre), 7,4 km
  • Moosbach (dekstre), 3,2 km
  • Aulheimer Graben (dekstre), 1,8 km
  • Bornheimerbach (dekstre), 1,6 km
  • Mörschgraben (dekstre), 5,0 km
  • Bernhardsgraben (dekstre)
  • Wallertheimergraben (dekstre)
  • Sulzheimer Bach (dekstre), 4,5 km
  • Gau-Weinheimerbach (dekstre), 2,2 km
  • Johannsbach (dekstre), 5,9 km
  • Höllengraben (dekstre), 1,9 km
  • Bach von der Sonnhöll (dekstre), 1,5 km
  • Horrweiler Graben (dekstre), 4,7 km

Referencoj[redakti | redakti fonton]