The Cat and the Canary (teatraĵo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Cat and the Canary
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro John Willard (dramisto)
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1927
vdr

The Cat and the Canary (esperante "La Kato kaj la Kanario") estas teatraĵo verkita de la usona dramisto John Willard. Ĝi estis adaptita kvarfoje kiel filmo, en 1927, 1930, 1939 kaj denove en 1979. La teatraĵo de Willard estis ludita por la unua fojo la 7-an de februaro 1922 en Novjorko.

La intrigo temas pri la morto kaj heredaĵo de la maljuna Cyrus West, riĉa strangulo, kiu opiniis, ke liaj parencoj "rigardis mian sanon, kvazaŭ ili estus katoj, kaj kvazaŭ mi estus kanario". Li dekretas, ke lia testamento estos legita nur 20 jarojn post lia morto. Liaj parencoj tiam kunveniĝas en la malnova familia domo, kiu intertempe fariĝis timiga, fantomloĝita domo. Laŭ la testamento, la plej malproksima parenco kun la familia nomo "West" estu la sola heredanto, kondiĉe ke li aŭ ŝi estu mense sana. Annabelle West, la malfirma heredantino de Cyrus, devas tranokti en la domo kaj memregi sin.

La filmadapto de 1927, reĝisorita de Paul Leni, montras aktorinon Laura La Plante kiel Annabelle West. La versio de 1930, sub la titolo The Cat Creeps, estis ŝajne perdita. La versio de 1939, reĝisorita de Elliott Nugent, montras aktorojn Bob Hope, Paulette Goddard kaj Gale Sondergaard. La brita versio de 1979, reĝisorita de Radley Metzger, montras aktorojn Honor Blackman, Michael Callan, Edward Fox, Wendy Hiller, Olivia Hussey, Wilfrid Hyde White, Beatrix Lehmann, Carol Lynley, Daniel Massey, kaj Peter McEnery.