The Dark Side of the Sun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Dark Side of the Sun
filmo
Originala titolo The Dark Side of the Sun
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1988
Ĝenro amafera filmo, filma dramo
Reĝisoro(j) Božidar Nikolić
Loko de rakonto Montenegro
Muziko de Voki Kostić • Kornelije Kovač
Rolantoj Guy Boyd • Brad Pitt • Cheryl Pollak • Milena Dravić • Gorica Popović • Sonja Savić • Stole Aranđelović
IMDb
vdr

The Dark Side of the Sun kaj serbe Тамна страна Сунца (La malhela flanko de la Suno) estas jugoslav-usona drama filmo de 1988 reĝisorita de Božidar Nikolić en kiu stelulas Brad Pitt en sia unua ĉefa rolo, kiel junulo serĉanta kuracon por rara kaj mortiga haŭtmalsano.

La reĝisoro Božidar Nikolić elektis Brad Pitt el 400 kandidatoj por la ĉefa rolo. Brad Pitt kontentiĝis pro la elekto, kvankam oni pagis al li nur 1 523 usonaj dolaroj por sep semajnoj de filmado ĉefe en Kotor, Montenegro (tiam Jugoslavio) en 1988.[1] La filmo iris tuj rekte al distribuado por hejma video en 1997.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Rick estas juna usonano kiu suferas raran haŭtmalsanon kiu malhelaps lin iri sub lumo, speciale sunlumo, kaj estas konsiderata lerta motorciklisto, tute ŝirmita per ledo. Klopodinte por kelkaj kuractraktadoj malsukcese, lia patro portas lin al vilaĝo en Kroatio kie li trafas popolkuracisto, kiu supozeble povus kuraci lin. Sed la traktado ne sukcesas kaj kiam juna usona aktorino enamiĝas je Rick, li decidas forgesi sian malsanoj kaj ĝui la vivon, sentante la sunon sur sia haŭto por la unua fojo. La malsano pluas, sed lia patro komprenas, ke li faris sian elekton.[2]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Brad Pitt kiel Rick Clayton
  • Guy Boyd kiel Walter Clayton
  • Milena Dravić kiel Emily Clayton
  • Nikola Jovanović kiel Spake
  • Cheryl Pollak kiel Frances
  • Gorica Popović kiel Nina
  • Stole Aranđelović kiel Vidar (la popolkuracisto)
  • Constantin Nitchoff kiel Ed
  • Sonja Savić kiel junulino de Alan

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]