The Fault in Our Stars

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Fault in Our Stars
Aŭtoroj
Aŭtoro John Green
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 2012
Ĝenro porjunula literaturokortezama novelo • fikcia literaturo • rakontado
Loko de rakonto AmsterdamoIndianapolo
Honorigoj Premio Bartolomé Hidalgo
Information icon.svg
vdr

The Fault in Our Stars (esperante: "La Kulpo en Niaj Steloj") estas anglalingva romano verkita de la usona aŭtoro John Green, eldonita en januaro 2012. Ĝi temas pri 16-jara fraŭlino, nomita Hazel, kiu havas tiroidan kanceron.

Ĝia titolo estis inspirita de citaĵo el la Ŝekspira tragedio Julio Cezaro:"The fault, dear Brutus, is not in our stars, but in ourselves, that we are underlings" (esperante: "La kulpo, kara Bruto, troviĝas ne en niaj steloj, sed en ni mem, ke ni subuloj estas").

Oni faris filmon el The Fault in Our Stars, kiu aperis en Usono je la 6-a de junio, 2014.