The Immunity Syndrome

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Immunity Syndrome
Star Trek episode • ĉapitro de televidserio
Originala titolo The Immunity Syndrome
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 19 jan. 1968
Ĝenro sciencfikcio
Reĝisoro(j) Joseph Pevney • Gene Roddenberry
Scenaro Robert Sabaroff
Filmita en Paramount Stage 31
Loko de rakonto Starbase 6
Muziko de Sol Kaplan
Rolantoj William Shatner • Leonard Nimoy • DeForest Kelley • James Doohan • Nichelle Nichols • Walter Koenig • Bill Blackburn
IMDb
vdr

"The Immunity Syndrome" [La Imuneca sindromo] estas la 18-a epizodo de la dua sezono de Star Trek. Verkita fare de Robert Sabaroff kaj reĝisorita fare de Joseph Pevney, ĝi estis unue elsendita la 19-an de januaro 1968.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La Enterprise ricevas vokon de helpo de la USS Intrepid , federacia kosmoŝipo kreita tute de vulkananoj. Ĉefoficiro Spock subite aspektas ŝokita kaj anoncas ke li sentis ke la Intrepid 'mortis'. Stelfloto sendas prioritatan mesaĝon al Kapitano James T. Kirk kaj ordigas ke lin esploru la sistemon Gamma 7A, la lastan konatan pozicion de la Intrepid . Alveninte tie, Piloto Pavel Chekov raportas, ke la sensiloj ne montras vivajn estojn en la sistemo de miliardoj da loĝantoj.

Dume, Spock estas ekzamenita de ĉefkuracisto Leonard McCoy en malsanulejo, kie li klarigas, ke li sentis la kombinitan ŝokon kaj teruron en la mensoj de 400 el siaj samspecanoj el Vulkano sur la "Intrepid" dum ili mortis. McCoy miregis, ke Spock sentis ion je la distanco, sed konsentas, ke estas multe pri vulkanoj, kiujn li ankoraŭ ne komprenas.

Spock reiras al la komandejo same kiam Lt. Uhura anoncas, ke ŝi perdis kontakton kun stelfloto. Kirk ordonas ke Spock skanu malluman zonon kiu aperas sur la ĉefa ekrano. Subite, duono de la kosmonaŭtoj malsaniĝas aŭ malfortiĝas. Spock ne povas determini la naturon de la zono, sed sugestas, ke ĝi estas ia energia turbuleco, kaj eble respondeca pri la morto de la loĝantoj kaj la anaro de Intrepid. Kirk igas ke Chekov ĵetas sondilon en la malplenon. La sondilo transdonas akutan, altan sonon antaŭ la kontakto perdiĝas.

Kirk direktas la stelŝipon en la zonon, kaj kiam ĝi eniras, la akuta sono revenas kaj ĉiuj steloj malaperas de la ĉefa ekrano. D-ro McCoy tiam informas, ke la anaro plimalbonigas, kaj inĝeniero Scott raportas perdon de potenco. Spock supozas, ke la kosmoŝipo eniris specon de negativa energia kampo, kiu interrompas biologiajn kaj mekanikajn procezojn.

La "Enterprise" ŝajnas akceli de si mem, kaj la motoroj ŝajnas funkcii male: antaŭenpuŝo malrapidigas la kosmoŝipon. Kirk sugestas, ke ĉiuj haveblaj potencoj estas konektita en amasa antaŭenpuŝo, esperante liberiĝi de la zono, sed la penado sukcesas nur damaĝi la ŝipon.

La malpleno fine malkaŝiĝas esti giganta, multkolora objekto simila al amebo. Kirk ĵetas sensor-sondilon en ĝi, kio malkaŝas, ke la objekto efektive fariĝas el protoplasmo, kaj estas viva. McCoy opinias, ke tripulata sondilo devas esti sendita al la ulo por kolekti la datumojn necesajn por detrui ĝin kaj volontiĝas por la laboro. Spock insistas, ke li estas pli bone kvalifikita, kaj Kirk konsentas. Spock stiras pramon tra la ekstera membrano de la besto kaj direktas sian vojon al la kerno. Finfine li raportas, ke la besto pretas reproduktiĝi, kaj sugestas metodon detrui ĝin, sed ŝlosila parto de la mesaĝo perdiĝas. Kirk kaj McCoy renkontiĝas por diskuti la situacion, kaj Kirk spekulas, ke se la organismo estas kiel invada viruso, tiam io ekvivalenta de "antikorpo" bezonas detrui ĝin.

Kirk metas la "Enterprise'n" en la korpon de la amebo, kaj ordigas ke la inĝeniero Scott preparu bombon de antimaterio kun tempilo por sep minutaj prokrasto. La bombo estas pafita en la kernon de la ĉelo kaj la "Enterprise" malantaŭas uzante malgrandan potencon. La pramo de Spock finfine videblas kaj Kirk ordonas ke Scott trenu ĝin per traktora fasko. Kun potencaj niveloj preskaŭ elĉerpitaj, la kosmoŝipo alproksimiĝas al la ekstera membrano same kiel la bombo eksplodas. La "Enterprise" kaj la pramo estas ĵetitaj el la organismo.