Robert Sabaroff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Robert Sabaroff
Persona informo
Naskiĝo 9-an de julio 1935 (1935-07-09)
en Filadelfio
Morto 19-an de septembro 2007 (2007-09-19) (72-jara)
en Los-Anĝeleso
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo verkistoproduktoro
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Robert Sabaroff (1935–2007) estis usona verkisto, scenaristo kaj produktisto.

Li komencis karieron en 1960-aj jaroj, kiam li verkis por televidserioj The Deputy (1961), Death Valley Days (1961), The Beachcomber (1962), Flipper (1964), The Virginian (1964), Tarzan (1966), Iron Horse (1966), Bonanza (1964-1966), Cowboy in Africa (1966), Star Trek (1968), The Invaders (1967-1968), The New Adventures of Huckleberry Finn (1969). Li ankaŭ verkis scenaron por televidfilmo The Split (1968) kaj ĉefe estis produktisto de 26 epizodoj de Then Came Bronson.

Dum 1970-aj jaroj li verkis por televidserioj San Francisco International Airport (televidserio), Room 222, The Name of the Game, The Young Lawyers, Marcus Welby, M.D..

Li verkis dum 1980-a jardeko por Call to Glory, The Equalizer kaj Star Trek: The Next Generation.