The Legend of Zelda: A Link to the Past

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Legend of Zelda: A Link to the Past

Emblemo The Legend of Zelda A Link to the Past.png

Eldonejo Nintendo
Evoluiganto Nintendo Entertainment Analysis & Development
Dato de lanĉo 21-a de novembro 1991
Serio The Legend of Zelda
Videoludilo Super Nintendo Entertainment System, Game Boy Advance, Wii, Wii U, New Nintendo 3DS, Nintendo Switch, Super NES Classic Edition
Tipo de videoludo ago-aventura ludo, rola agludo
Maniero de ludado unuludanta videoludo
Regiloj ludstirilo
Takso de PEGI PEGI 7
Takso de ESRB Everyone (Ĉiuj)
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

The Legend of Zelda: A Link to the Past (ゼルダの伝説 神々のトライフォース Zeruda no Densetsu: Kamigami no Toraifōsu?) estas videoludo kreita kaj eldonita de Nintendo por la videoludilo Super Nintendo Entertainment System. Ĝi estas la tria ludo de la serio de aventuraj ludoj The Legend of Zelda. Ĝi aperis en 1991 en Japanio, kaj en 1992 en Nord-Ameriko kaj Eŭropo.

En la intrigo, la ĉefrolulo Link devas vojaĝi por savi la mondon Hyrule, venki Ganon, kaj liberigi la sep fraŭlinojn parencajn de la Saĝuloj. A Link to the Past uzas kameraan vidpunkton similan al tiu de la unua ludo The Legend of Zelda, per kiu oni vidas la rolulon desupre, kiu povas moviĝi laŭ kvar direktoj. Ĝi ne plu uzas la sistemon de la dua ludo de la serio Zelda II: The Adventure of Link, en kiu la kamerao troviĝas flanke, kaj kie la rolulo povas moviĝi nur dekstren aŭ maldekstren.

The Legend of Zelda: A Link to the Past enkondukis elementojn, kiuj ankoraŭ estas oftaj hodiaŭ en la serio. Ekzemple, ĝi enkondukis la koncepton de paralela mondo, la glavon Master Sword kaj diversajn ekipaĵojn.

La ludo estis komerce kaj recenze sukcesa. A Link to the Past estis grava simbola videoludo de Nintendo, kaj hodiaŭ ĝi ofte estas konsiderata kiel unu el la plej bonaj videoludoj. Pli ol 4 milionoj da unuoj vendiĝis tutmonde. A Link to the Past estis refarita por Game Boy Advance kun kelkaj etaj ŝanĝoj (vidu The Legend of Zelda: A Link to the Past and Four Swords), kaj nun estas disponebla por Wii, Wii U, kaj New Nintendo 3DS per Virtual Console. Nintendo re-lanĉis A Link to the Past en Usono en Septembro 2017 kiel parton de Super NES Classic Edition.[1]

Posta ludo nomita The Legend of Zelda: A Link Between Worlds multe inspiriĝis de tiu ludo. Ĝi aperis por Nintendo 3DS en Novembro 2013.[2][3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]