The Man Trap

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Man Trap
Star Trek episode • Monster of the Week • televida filmo
Originala titolo The Man Trap, Das Letzte seiner Art
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 8 sep. 1966
Ĝenro sciencfikcio
Reĝisoro(j) Marc Daniels • Gene Roddenberry
Produktisto(j) Gene Roddenberry
Scenaro George Clayton Johnson
Filmita en Paramount Stage 31 • Paramount Stage 32
Loko de rakonto M-113
Muziko de Alexander Courage
Rolantoj William Shatner • Leonard Nimoy • DeForest Kelley • James Doohan • George Takei • Nichelle Nichols • Jeanne Bal • Alfred Ryder • Sandra Lee Gimpel • Bill Blackburn
IMDb
vdr

"The Man Trap" (La Homkaptilo) estas la unua epizodo de unua sezono de Stela Vojaĝo: La Origina Serio sekve la unua de ĉiuj serioj de Star Trek. Ĉi tiu estis la unua epizodo de Star Trek por televido, kvankam la sesa filmita; ĝi estis elektita kiel la unua el la serioj elsendataj pro la terura baz-intrigo. Oni ĝin unue elsendis en Usono la 8-an de septembro 1966 sed oni ĝin elsendis du tagojn antaŭe en kanada reto CTV Television Network. Ĝi estis verkita de George Clayton Johnson kaj reĝisorita de Marc Daniels.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

En la epizodo, Kapitano James T. Kirk (William Shatner), Ĉefkuracisto Dr. Leonard McCoy (DeForest Kelley), kaj Oficisto Darnell (Michael Zaslow) el la anaro de Enterprise vizitas sciencan setlejon en planedo M-113 por praktiki medicinajn ekzamenojn en la sciencisto Profesoro Robert Crater (Alfred Ryder) kaj lia edzino Nancy (Jeanne Bal).

Profesoro Crater (t.e. Kratero) malemas esti ekzamenota, dirante al Kirk, ke ili nur postulas saloŝtonojn. Antaŭ ol McCoy povas kompletigi la ekzamenon, ili aŭdas kriadon ekstere. Ili trovas Darnellon mortintan, kun ruĝaj ringoŝajnaj spuroj sur vizaĝo kaj planta radiko videbla en lia buŝo; Nancy diras, ke ŝi ne povis ĉesi Darnell gustumi la planton.

McCoy kondukas medicinan ekzamenon, kaj kune kun Spock determinas, ke Darnell mortis post kiam la tuta salo estis drenita de sia korpo. En respondo, Kirk transportas reen al la planedo kun McCoy kaj du ŝipanoj, Green (Bruce Watson) kaj Sturgeon (John Arndt). Sturgeon mortas kiel Darnell. Dume, nevidata de ili, Nancy mortigis Green'on ĉar ŝi vere estas monstro, kiu povas ŝanĝi sian formon.

Sub la formo de Green, la monstro esti transportita en kosmoŝipon kaj celas ataki la anaron por akiri salon. Crater rifuzas helpi ilin identigi la monstron sed estis mortita de ĝi. Kirk alvenas en malsanulejon kie Crater estas morta kaj Spock vundita; La kupra-verda sango de Spock lin faris nekongrua kun la bezonoj de la besto. Post persekuton oni mortigas la kreaturon.

Kiam Enterprise foriras, Kirk komentas, kun iom da kompato, ke ĉi tiu ino estis la lasta de ĝia speco; verŝajne ĝi ne estis malbona, sed simple malespera.