Saltu al enhavo

The Prime of Miss Jean Brodie

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Prime of Miss Jean Brodie
filmo
Originala titolo The Prime of Miss Jean Brodie
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1969
Ĝenro rakonto pri plenkreskiĝo, drama filmo, filmo bazita sur romano, amafera filmo
Kameraado Ted Moore
Reĝisoro(j) Ronald Neame
Scenaro Jay Presson Allen • Muriel Spark
Filmita en Pinewood Studios • Edinburgo
Loko de rakonto Edinburgo
Muziko de Rod McKuen
Rolantoj Maggie Smith • Robert Stephens • Pamela Franklin • Gordon Jackson • Celia Johnson • Ann Way • Jane Carr • Rona Anderson
Produktinta firmao 20th Century Studios
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Aktorino • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

The Prime of Miss Jean Brodie estas brita drama filmo de 1969 reĝisorita de Ronald Neame el scenaro verkita de Jay Presson Allen, adaptita el sia propra teatraĵo, siavice bazita sur la samnoma romano de 1961 de Muriel Spark. En la filmo stelulas Maggie Smith en la titola rolo kiel libereca instruistino de porjunulina lernejo en Edinburgo. Celia Johnson, Robert Stephens, Pamela Franklin, kaj Gordon Jackson ludas en duarangaj roloj.

The Prime of Miss Jean Brodie premieris en 1969 en la Kinfestivalo de Cannes, en kiu ĝi konkurencis por la Ora Palmo, kaj estis publikigita en britaj kinejoj la 24-an de februaro 1969 kaj en Usono la 2-an de marto 1969. Kvankam la filmo ricevis pozitivajn recenzojn ĉefe pro la ludado fare de Smith, ĝi estis ekonomia seniluziiĝo, ĉar enspezis nur 3 milionojn da dolaroj kontraŭ buĝeto de 2.76 milionoj.

Smith ricevis la Oskar-premion al la Plej Bona Aktorino, kaj la filmo estis ankaŭ nomumita al la premio por la Plej Bona Origina Kanto pro la temkanto "Jean".

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Jean Brodie (Maggie Smith) estas instruistino de lernejo por junulinoj Marcia Blaine en Edinburgo (Skotlando) en la 1930-aj jaroj. Brodie famas pro sia tendenco devojiĝi el la oficiala studplano kontraŭkonvencie, pro sia romantismigo de faŝistoj kiel Benito Mussolini kaj Francisco Franco, kaj ĉar ŝi kredas, ke ŝi mem estas "en la vivofloro". Brodie dediĉas siajn tempon kaj energion al kvar 12-jarulinoj, kiujn ŝi nomas "la Brodie-junulinoj": nome Sandy (Pamela Franklin), Monica (Shirley Steedman), Jenny (Diane Grayson) kaj Mary (Jane Carr).

La grupo foje iras al muzeoj, teatroj, koncertoj kaj piknikoj sur la gazono de la lernejo, inter aliaj, kio ĝenas la rigidan direktorino de la lernejo, Emmeline Mackay (Celia Johnson), kiu malkontentas pri tiu devojiĝo. Emmeline ŝajne malametas Brodie, kiu ian plenumis la postenon de direktorino en Marcia Blaine dum ses jaroj antaŭ la nomumo de Mackay. Krom la laboro kun la junulinoj, Jean ricevas la atenton de la instruisto de muziko kaj ĥoro de la preĝejo, Gordon Lowther (Gordon Jackson), kun kiu ŝi kaj la junulinoj pasigas multan tempon hejme en Cramond, marborda vilaĝeto apud Edinburgo. Brodie foje tranoktas kun Lowther, kvankam ŝi klopodas kaŝi tion for de la kono de la junulinoj. Lowther volus edziĝi, sed Brodie ne pretas; ŝi ankoraŭ sentas amon por sia edziĝinta eksamanto Teddy Lloyd (Robert Stephens), kiu estas instruisto pri arto en la lernejo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Maggie Smith estas Jean Brodie.
  • Robert Stephens estas Teddy Lloyd.
  • Pamela Franklin estas Sandy.
  • Gordon Jackson estas Gordon Lowther.
  • Celia Johnson estas Miss Mackay.
  • Diane Grayson estas Jenny.
  • Jane Carr estas Mary McGregor.
  • Shirley Steedman estas Monica McLaren.
  • Lavinia Lang estas Emily Carstairs.
  • Antoinette Biggerstaff estas Helen McPhee.
  • Margo Cunningham estas Miss McKenzie.
  • Rona Anderson estas Miss Lockhart.
  • Ann Way estas Miss Gaunt.
  • Molly Weir estas Miss Allison Kerr.
  • Helena Gloag estas Miss Ellen Kerr.
  • Heather Seymour estas Clara.

En la aktoraro estis du paroj da geedzoj: nome Maggie Smith kun Robert Stephens kaj Gordon Jackson kun Rona Anderson.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]