Thomas Kingo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Kingo
Persona informo
Naskonomo Thomas Hansen Kingo
Naskiĝo 15-an de decembro 1634 (1634-12-15)
en Slangerup
Morto 14-an de oktobro 1703 (1703-10-14) (68-jaraĝa)
en Odense
Tombo Fraugde Church vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj dana vd
Ŝtataneco Danio vd
Alma mater Universitato de Kopenhago • Frederiksborg Gymnasium og HF vd
Profesio
Okupo poeto • pastro • teologo • verkisto • himnoverkisto vd
Laborkampo Eklezioliteraturopoezio vd
Verkado
Verkoj Chrysillis ❦
Kingo's hymnal vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thomas Hansen KINGO (naskiĝinta la 15-an de decembro 1634 en Frederikssund, mortinta la 14-an de oktobro 1703 en Odense) estis dana episkopo, poeto kaj himnoverkisto. Lia laboro markis la altan punkton de dana baroka poezio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li apartenis al sufiĉe malriĉa familio parte de skota origino kaj estis iĝis kleriko.En lia junaĝo, Kingo skribis serion de poemoj imagantaj humurajn scenojn en vilaĝvivo kaj pastoreca ampoemo, Chrysillis. Li studis teologion ĉe la Universitato de Kopenhago, diplomiĝis en 1654, kaj por iom da tempoli funkciis kiel privata instruanto. En 1661 li estis nomumita vikario por la pastro en Kirke Helsinge, kaj en 1668 li estis ordinita ministro eklezia ĉe lia naskiĝurbo, kie lia poezia agado komenciĝis.

Komence li provis verko patriotajn poemojn, sed poste dediĉis sin preskaŭ tute al himnoj, kaj en 1674 la unua parto de lia Aandelige Siunge-Koor (Spirita koruskantaro) ekaperis; sekis en 1681 la dua parto. Tiu laboro konsistas el kolekto de belaj himnoj pluraj de kiuj estas daŭre popularaj en la dana eklezio.

En 1677 Kingo estis nomumita episkopo de Fyn. Ŝarĝite fare de la registaro je la kompilo de nova himnaro, li redaktis (1699) la tielnomitan Kingos Psalmebog kiu enhavas okdek kvin el siaj propraj kunmetaĵoj, kaj kiu daŭre estas uzita en diversaj partoj de Danio kaj Norvegio. Kelkaj partoj de la dana kamparana loĝantaro firme restis ĉe liaj himnoj dum la pietisto kaj raciisma periodo kontribuanta al ilia supervivo. La sama validas por la Ferooj, kie liaj himnoj estis en ĝeneraligita uzo tra la plej granda parto de la 20-a jarcento, ofte kantite al tre komplikaj popolmelodioj, kiuj povas ofte spuriĝi reen danke al la Kingo-verko. Alia verko estis Gradual 1699. Verkis prie science Marianne Clausen.

Ne estante la unua dana himnoverkisto Kingo devas esti konsiderita la unua vere grava - kaj ankaŭ unu el la gvidantaj danaj poetoj de la 17-a jarcento. Liaj himnoj eliras per forta kaj ofte "tipaj" malnovtestamenta kolerego kaj mondorezigno - antaŭ ol ŝanĝi je novtestamenta kristana mildeco kaj fido. Ambaŭ elementoj estas ankaŭ tipaj por Kingo mem. Liaj sekularaj poemoj kaj patrujkantoj ofte estas longspiraj kaj markitaj per eksteraj efektoj. Ĉe mallonga versado li tamen restis unika kiel en sia kaj simpla kaj digna memorpoemo de la marheroo Niels Juel.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans Brix, Paul Diderichsen, F.J. Billeskov Jansen (eld.): Thomas Kingo - Samlede skrifter. Bd. 1–7, København: Reitzel, 1939–1975
  • Marita Akhøj Nielsen (eld.): Thomas Kingo - Digtning i udvalg. København: Det Danske Sprog- og Litteraturselskab, 1995
  • Martin Wittenberg: Thomas Kingos historisch-topographische Dichtung : eine Untersuchung von Inhalt, Stil und Sprache in ausgewählten Beispielen. Bonn 1972

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]