Tibor Boromisza (episkopo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Boromisza
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1840 (1840-07-18)
en Kalocsa
Morto 9-an de julio 1928 (1928-07-09) (87-jaraĝa)
en Satu Mare
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr

Tibor Boromisza [boromisa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boromisza Tibor estis hungara pastro, episkopo, kanoniko, prelato, abato.

Tibor Boromisza [1] naskiĝis la 18-an de julio 1840 en Kalocsa, li mortis la 9-an de julio 1928 en Rumanio en Satu Mare.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Boromisza frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo kaj Baja, poste li studis en Kalocsa kaj Romo. En la lasta urbo li doktoriĝis, li pastriĝis en 1863. Li komencis sian eklezian karieron en Kula, poste li instruis en Kalocsa. Inter 1869 kaj 1893 li estis pastro de Jánoshalma, sed li estis ankaŭ lerneja inspektoro kaj eklezis notario. En 1890 li estis nomumita abato de Hévíz, en 1893 kanoniko de Kalocsa, en 1901 papa prelato, en 1906 episkopo de Szatmátnémeti. Inter 1906–1918 li estis membro de la senato. En 1918 li ricevis la titolon vera sekreta konsilisto. Li tradukis novajn ekleziajn verkojn el la itala kaj hispana lingvoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Leono la 13-a: Az alázatosság gyakorlása (1888) – tradukaĵo
  • Körlevél ... az új egyházjogi kódex rendelkezéseinek végrehajtásáról (Satu Mare, 1927)

Fontoj[redakti | redakti fonton]