Tibor Paul

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Paul
Persona informo
Naskonomo Paul Tibor
Naskiĝo 29-an de marto 1909 (1909-03-29)
en Budapeŝto
Morto 11-an de novembro 1973 (1973-11-11) (64-jaraĝa)
en Wahroonga
Mortokialo coronary occlusion
Ŝtataneco AŭstralioHungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Frat(in)o Olivér Pálmás
Infanoj 2
Okupo
Okupo dirigento • klarnetisto • muzikinstruisto
vdr

Tibor Paul, laŭ hungarlingve kutima nomordo Paul Tibor estis hungara-aŭstraliana dirigento.

Tibor Paul [1] naskiĝis la 29-an de marto 1909 en Budapeŝto, li mortis la 11-an de novembro 1973 en Sidnejo (Aŭstralio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Paul lernis pianon kaj klarneton en Muzikakademio de Budapeŝto. Liaj ĉefaj instruistoj estis Zoltán Kodály kaj Felix Weingartner. En 1930 li partoprenis en fondo de orkestro, ekde 1939 li estis orkestrestro. Intertempe li frekventis kurson pri dirigentado (1934-1936). Li geedziĝis en 1935, baldaŭ li havis du filojn. Tiutempe li estis dirigento de Nacia Teatro (Budapeŝto) kaj Hungara Radio, sed li partoprenis ankaŭ en filmoj, kiel konsilisto pri muziko. En 1948, kiam komunista regado estis fondita en Hungario, Paul translokiĝis kun lia familio al Svislando, kie li estis dirigento de Radio Berno kaj Operejo en Berno. Li migris al Aŭstralio en 1950. Li estis konservatoria instruisto (ekde 1954), dirigento de la aŭstrala radio kaj ĉefdirigento de Operdomo de Sidnejo (1951–1961). En 1955 li ricevis aŭstralan ŝtatanecon. Inter 1961 kaj 1967 li estis muzika gvidanto de Radio Dublino, kie li ricevis irlandajn premiojn, poste li revenis al Aŭstralio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]