Tiger King: Murder, Mayhem and Madness

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiger King: Murder, Mayhem and Madness
Bildo de Joe Exotic, La Ĉefrolulo de la dokument-serio.
televida serio
Ankaŭ konata kiel Tigro-Reĝo: Murdo, Tumulto, kaj Frenezeco
Originala titolo Tiger King: Murder, Mayhem and Madness
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro Krimo kaj Dokumenta Filmo
Kreita de Eric Goode
Rebecca Chaiklin
Reĝisoro Eric Goode, Rebecca Chaiklin
Prezentita de 20-a de marto 2020
Aktoroj Joe Exotic
Carole Baskin
Bhagavan Antle
Howard Baskin
John Finlay
Rick Kirkham
John Reinke
Saff Saffery
Erik Cowie
Jeff Lowe
Amplekso
Sezonoj 1
Epizodoj 7
Daŭro sen reklamoj inter 41–48 minutoj
Produktado
Estra(j)
produktoro(j)
Chris Smith
Fisher Stevens
Eric Goode
Rebecca Chaiklin
Cinematografio Damien Drake
Elsendo
Bilda formato 1080
Sonformato Stereo
Elsendita 20 mar. 2020 – 12 apr. 2020
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr


Tiger King: Murder, Mayhem and Madness (esperante:Tigro-Reĝo: Murdo, Tumulto, kaj Frenezeco), konata surekrane kiel Tiger King (esperante: Tigro-Reĝo) estas krima dokument-miniserio de 2020 pri la vivo de Joseph Allen Maldonado-Passage, populare konata kiel Joe Exotic. Ĝi fariĝis disponebla en Netflix en la 20-a de marto 2020. La miniserio traktas la malgrandan sed serioze ligitan mondon de felisedoj kaj ties konservistoj kiel Carole Baskin kaj kolektantoj kiel Exotic, kiun Baskin akuzas pri misuzado kaj ekspluatado de sovaĝaj bestoj.

Resumo[redakti | redakti fonton]

La serio temas pri la malmulte konata sed profunde interligita socio de grandaj kato konservistoj kaj kolektantoj en Usono, esplorante la privatajn zoojn kaj azilojn, kiujn ili starigis por ĉi tiuj nekutimaj kaj mortigaj dorlotbestoj. Iuj ekscentraj roluloj inkluzivas iaman kokainan narkotikiston kun sekreta azilo; Jeff Lowe, sekspartnerinterŝanĝanto, kiu kaŝportas tigridojn al altkvalitaj hoteloj por festoj kaj allogas virinojn; Tim Stark, posedanto de la vojflanka bestoĝardeno Wildlife in Need; kaj Bhagavan "Doc" Antle, bestokuracisto kiu fondis 50-akrean (20 ha) besto-azilon en Myrtle Beach, Suda Karolino, kaj trejnas bestojn por Holivudaj filmoj.

La grava konflikto kaj emfazo de la serio estas ĉirkaŭ la disputema malamo inter Joe Exotic, la flama posedanto de G.W. Zoo, kaj Carole Baskin, posedanto de Big Cat Rescue. Baskin asertas, ke la programoj de bredado, la kondiĉoj de la bestoĝardeno kaj bestoj mem, kaj la ŝargado al vizitantoj por karesi leonojn, tigrojn, kaj ties idojn estas mistraktaj. Ŝi asignis al si la mision ĉesigi la ekziston de la privata posedado de grandaj katoj ĝenerale kaj precipe fare de la privata bestoĝardeno en Oklahomo de Exotic. Siavice, Exotic asertas ke la kondiĉoj en la florida azilo de Baskin estas aĉaj, kaj ke Baskin hipokrite kaj turmentige persekutas lin, kreante retejojn kiuj denuncas lin kiel misuzanto de bestoj, dungante homojn aŭ instigante PeTA por sekvi siajn movadojn kaj detrui siajn fontojn de enspezo same por turmenti eblajn klientojn. Exotic ankaŭ antaŭenigas teoriojn ke Baskin estis implikita en la malapero de Don Lewis, ŝia dua edzo, kaj faras oftajn kolerajn mortminacojn direkte al ŝi kaj al ŝia azilo en sia interreta televidserio.

La feŭdo pliakriĝis post kiam Baskin organizas protestojn kontraŭ Exotic, kiu respondas okazigante spektaklojn de grandaj katoj kun karesado de katidoj sub imitoj de registritaj varomarkoj de Big Cat Rescue. Big Cat Rescue jurpersekutas pri ĉi tiuj varmarkaj malobservoj, gajnante 1 milionon da dolaroj kontraŭ Exotic.

Post la juĝado, Exotic kaj lia zoo interne disfalis iom post iom, suferigante multajn personajn, financajn, kaj komercajn perdojn. Iam poste Exotic provis dungi iun por murdi Baskin, rezultigante lian areston kaj pli postan konvinkon.

Ricevo[redakti | redakti fonton]

La programo rapide fariĝis la plej populara spektindaĵo en Netflix. Oni sugestas ke la kialo estas pro la enhejmigo de granda parto de la monda loĝantaro dum la Pandemio de COVID-19.

Estonteco[redakti | redakti fonton]

Limigita serio kun aktoroj estas prilaborata nun per la firmao Universal Content Productions. Ĝi estos bazita en la dua sezono de la podkasto Over My Dead Body. La aktorino Kate McKinnon rolos Carole Baskin. Neniu alia el la rolantaro ankoraŭ estis anoncita.