Tijglaŝ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Uĵhorodo en Transkarpatio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Tijglaŝ, ukraine Тийглаш, hungare Kistéglás estas malgranda vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Uĵhorodo, en municipo de Sjurte.

Situo[redakti | redakti fonton]

Tijglaŝ situas sur ebenaĵo, Latorica preterfluas, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Uĵhorodo-Ĉop. La lasta troviĝas 7, Uĵhorodo 16 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kistéglás naskiĝis en la 19-a jarcento el ĝermoj de pramo kaj gastejo. En 1890 loĝis tie 471 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 Kistéglás apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagykapos, poste al Ĉeĥoslovakio. Kistéglás rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. La alveninta Ruĝa Armeo fine de 1944 deportis 50 da hungaroj al la gulago. En 1945 Tijglaŝ apartenas al 30 vilaĝoj, kiuj aldoniĝis al Karpata Ukrainio. Ekde 1945 Tijglaŝ apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Dum la socialismo kolĥozo nomata "Amikeco de Popoloj" funkciis, kies kampoj estis disdonitaj inter la vilaĝanoj en 2000. En 2001 loĝis en Tijglaŝ 551 da homoj, (457 hungaroj). Tijglaŝ ricevis memstarecon en 2003. Vilaĝservoj estas bazlernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, kuracejo, 4 vendejoj, liverada entrepreno.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]