Timuraj invadoj de Kartvelio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Timur ordonas kampanjojn kontraŭ Kartvelio.

Kartvelio, nome kristana reĝlando en Kaŭkazo, suferis, inter 1386 kaj 1403, kelkajn katastrofajn invadojn fare de la armeoj de la tjurk-mongola konkeristo Timur, kies ampleksa imperio etendis, je ties plej granda etendo, el Centra Azio al Anatolio. Tiuj konfliktoj estis tre forte ligitaj kun la militoj inter Timur (Tamerlano) kaj Toktamiŝo, nome lasta Ĥano de la Ora Hordo kaj ĉefa rivalo de Timur por la kontrolo super la Islama Mondo. Timur oficiale proklamis sian invadon kiel ĝihado kontraŭ la ne-islamanoj de la regiono. Kvankam li kapablis invadi partojn de Kartvelio, li neniam kapablis meti la tutan landon sub islama kontrolo kaj eĉ agnoskis Kartvelion kiel kristana ŝtato.

En la unua de ok invadoj, Timur rabadi la kartvelan ĉefurbon Tbiliso, kaj kaptis la reĝon Bagratio la 5-a en 1386. Kartvelia rezistado tialis renovogitan atakon fare de la tjurk-mongolaj armeoj. La filo kaj sukcedanto de Bagrat nome Georgo la 7-a, akre rezistis kaj devis utiligi multon de sia regado (1395–1405) luktante kontraŭ la timuridaj invadoj. Timur personale estris plej el tiuj rabatakoj por venki la neobeeman kartvelan monarkon. Kvankam li ne kapablis establi firman kontrolon super Kartvelio, la lando ege suferis el kio neniam rekuperiĝis. Kiam Georgo la 7-a estis devigita akcepti la pacproponono fare de Timur kaj konsenti pagi tributon, li estis reganto de nur ruinigitaj urboj, detrruita lando kaj kaduka monarkio.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Suny, Ronald Grigor (1994), The Making of the Georgian Nation, p. 45. Indiana University Press, ISBN 0-253-20915-3