Tipas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tipas
montovulkano [+]

LandoArgentino

Supermara alteco6 658 m [+]
Koordinatoj27° 12′ S, 68° 33′ U (mapo)-27.2-68.55Koordinatoj: 27° 12′ S, 68° 33′ U (mapo) [+]
- koordinatoj27° 12′ S, 68° 33′ U (mapo)-27.2-68.55Koordinatoj: 27° 12′ S, 68° 33′ U (mapo)


Tipas (Argentino)
Tipas (Argentino)
DEC
Tipas
Tipas

Map
Tipas
vdr

Cerro Tipas (konata ankaŭ kiel Cerro Cazadero (Ĉasejo) aŭ Cerro Walther Penck) estas masiva vulkanaro en Andoj, situa en nordokcidenta Argentino. Ĝi estas ĝuste sudokcidente de Ojos del Salado, nome la plej alta vulkano en la mondo. Tipas mem estas eble la tria plej alta aktiva vulkano en la mondo, kaj ĝi konsistas el stratovulkanoj, lafokupoloj, kaj lafofluaĵoj. Ties pinto estas 6 668 m super marnivelo kaj la komplekso kovras areon de 25 km². Estas informoj pri fumarola aktiveco, kaj de Silva kaj Francis (1991) konsideris ke la vulkano estis laste aktiva en Holoceno.[1] La komplekso Tipas-Cerro Bayo estis aktiva antaŭ 2.9-1.2 milionoj da jaroj eliganmte daciton kaj riolitojn. Magmokompono estas tipa ĉe Andaj stratovulkanoj. Tomografiaj studoj de subkuŝa krusto indikas modelon de sisma malpliiĝo sub Tipas.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2009) “Seismic and Volcanic Hazards in Argentina”, Developments in Earth Surface Processes 13, p. 267–300. doi:10.1016/S0928-2025(08)10014-1. 
  2. (7a de Aŭgusto 2013) “Magma sources and tectonic setting of Central Andean andesites (25.5-28 S) related to crustal thickening, forearc subduction erosion and delamination”, Geological Society, London, Special Publications 385 (1), p. 303–334. doi:10.1144/SP385.11. 

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]