Saltu al enhavo

Tirano Banderas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tirano Banderas
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ramón del Valle-Inclán
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1926
vdr

Tirano Banderas, subtitolita Novela de tierra caliente (Romano de varma tero), estas unu de la plej konataj romanoj de Ramón María del Valle-Inclán, publikigita en 1926.

Ĝi estas unu de la plej gravaj romanoj de la serio nomita esperpento kiu estos sekvita de la serio El ruedo ibérico ekde 1927. Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.​[1]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La verko rakontas la falon de la hispanamerika diktatoro Santos Banderas, kiu estras fikcian landon Santa Fe de Tierra Firme despote kaj kruele, kaj retenas sin en la povo pere de teroro kaj subpremado. La verko priskribas la absolutisman konduton de la tirano kaj la komencon de revolucia movado kiu rezultos en lia renverso. Oni priskribas ankaŭ la malfacilaĵojn de la vivo de la opoziciantoj kaj aparte de tiuj kiuj estas malliberigitaj en politika prizono.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Ĝi estas unu el la unuaj verkoj kiuj pritraktis la temon de latinamerika diktatoro, kiuj famiĝos laŭlonge de la 20-a jarcento (Miguel Ángel Asturias, Arturo Uslar Pietri, Gabriel García Márquez, Alejo Carpentier, Augusto Roa Bastos kaj Mario Vargas Llosa), kun la kuriozaĵo, ke temas pri verko verkita ne de latinamerika verkisto, sed de hispana verkisto.

La latinamerika etoso estas atingita de la aŭtoro aparte per uzado de abundaj amerikanismoj, aparte el Meksiko, kie Valle-Inclán estis kelkajn fojojn. Sama rezulto estis grava trajto ankaŭ de "Sonata de estío".

Tirano Banderas estas hispana filmo premierita en 1993, reĝisorita de José Luis García Sánchez kaj bazita sur la samnoma romano de Ramón María del Valle-Inclán.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]