Tjøme

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tjøme
eksa komunumo de Norvegio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Norvegio
Provinco Vestfold
Provinco 2020-2023 Vestfold og Telemark
Komunumo Færder
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 971  (2016) [+]
Loĝdenso 127 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 59° 7′ N, 10° 24′ O (mapo)59.12111111111110.399166666667 [+]
Areo 39 km² (3 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tjøme (Vestfold)
Tjøme (Vestfold)
DEC
Tjøme
Tjøme
Situo de Tjøme
Tjøme (Norvegio)
Tjøme (Norvegio)
DEC
Tjøme
Tjøme
Situo de Tjøme

Map

Pliaj informoj
Akvejo Norda maro /
(norda Atlantiko)
Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tjøme (former municipality) [+]
vdr

Tjøme estas insulo kaj ankaŭ samnoma eksa insulara komunumo en la provinco Vestfold de Norvegio - inter 2020 kaj 2023 ĝi apartenis al pli vasta provinco Vestfold og Telemark, kiu post nur 4 jaroj estis remalfondita. La 1-an de januaro 2018 Nøtterøy fuziis kun la antaŭe najbara komunumo Nøtterøy al nova komunumo Færder. La komunuma ĉefloko estis samnoma loĝloko Tjøme. Laŭ la stato de 2016 en la komunumo vivis 4 971 loĝantoj sur areo de 39 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 127 loĝantoj/km². La komunuma teritorio limis okcidente al Sandefjord, norde al Nøtterøy kaj oriente kaj sude bordas al la Oslo-fjordo.

Tjøme
Tjøme

La komunumo konsistis el la 12 kilometrojn longa kaj kompare mallarĝa insulo Tjøme (areo de 24,5 kvadrataj kilometroj) norde, Brøtsø (aŭ Brøtsøy) (1,9 kvadrataj kilometroj) kaj Hvasser (3,6 kvadrataj kilometroj) sudoriente. La insuloj estas interligataj per pontoj. Krome al la komunumo apartenas 475 diversgrandaj insuletoj sen tutjaraj loĝantoj, ekzemple la insuloj Sandø (aŭ Sandøy) (1,1 kvadrataj kilometroj) aŭ la "feria kolonio" Hudø (aŭ Hui). Tute sude situas la Tristein-insuloj (Tristein-øyene) kun la lumturo Færder fyr, kaj tiu punkto konsideratas la suda finaĵo de la Oslo-fjordo. La suda punkto de la insulo Tjøme, ŝatata ekskursa celo, nomatas Verdens Ende, do "fino de la mondo".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]