Tobolska kremlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tobolska Kremlo)
Tobolska kremlo
Kremlo • rekonilo [+]
Koordinatoj58° 11′ 56″ N, 68° 15′ 10″ O (mapo)58.198968.2528Koordinatoj: 58° 11′ 56″ N, 68° 15′ 10″ O (mapo)

Tobolska kremlo (Rusio)
Tobolska kremlo (Rusio)
DEC
Tobolska kremlo
Tobolska kremlo
Map
Tobolska kremlo
Vikimedia Komunejo:  Tobolsk Kremlin [+]
vdr
panoramo de la Tobolska kremlo en la 1990-aj jaroj
gardoturo "Pavlinskij"

La Tobolska kremlo (ruse Тобольский кремль, Tobolskij kreml) estas la kremlo de la urbo Tobolsk (Tjumena provinco, Rusio). Ĝi estis konstruita fine de la 17-a — komence de la 18-a jarcentoj. Ĝi estas la sola malnovrusia kremlo en la azia parto de Rusio kaj plej malfrua el la kremloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Sofia korto[redakti | redakti fonton]

Tobolsko estis fondita en 1587 kiel fortikaĵo protektita de palisaroj. Jam en la jaro 1621 ene de la fortikaĵo estis konstruita katedralo. Dum la 17-a jarcento ene de la fortikaĵo okazis pluraj incendioj, kiuj ĉiufoje komplete detruis ĝin, ĉiam rekonstruatan. Dum la rekonstruoj la fortikaĵa areo plurfoje grandiĝis. La protekta remparo fine de la 1670-aj jaroj atingis longon de 550 metroj, en 1699 ekzistis jam 620 metroj da ŝtona remparo kun naŭ gardoturoj.

Ĉar ŝtonaj konstruaĵoj en la regiono de Tobolsko disvastiĝis nur fine de la 17-a jarcento, la fortikaĵaj instalaĵoj ĝis tiu tempo restis lignaj. Konstruado de la ŝtona Sofia korto (episkopa palaco) komenciĝis en 1681 surloke de tiu ligna, forbrulinta en 1677, sed je pli granda areo. Aperis ŝtonaj muroj, kiuj ĉirkaŭis la areon forme de neregula kvarangulo, kies suda muro sekvis malrektan montorandon. La ĉefa konstruaĵo de tiu ĉi komplekso iĝis la Sofia katedralo, kvazaŭ instalita en la okcidenta muro. Plejparto de la katedralo kaj ĝia ĉefa enirejo situis ekster la muro. Apud la katedralo aperis la Sankta pordego kiel la ĉefa enirejo al la Sofia korto. Super la pordego en turo troviĝis preĝejo de Sergio de Radoneĵ, konstruita en 1686-1688. Apud la pordego staras sonorilturo, konstruita en 1685 kaj ne ligita rekte al la muro. En la norda parto de la muro situas pordego, ĉe kies ambaŭ flankoj troviĝis malgrandaj ejoj kaj sub ili konsistorio[1].

La Sofia katedralo estis konstruita laŭ modelo de la Ĉielira preĝejo en la samnoma virina monaĥejo en Moskvo, kiu situis tuj apud la turo de Savinto en la Moskva Kremlo kaj estis detruita en 1929. Ĝi havas formon proksiman al kubo kaj finiĝas per kvin kupoloj. Maksimuma alteco de interna spaco atingas 28 metrojn[1]. Forĝitaj pordoj, sonoriloj, feraĵoj kaj preĝejaj internaĵoj evidente estis senditaj el Moskvo. La konstruistoj prenis la moskvan preĝejon kiel bazon kaj grave modifis detalojn. Ekzemple la kupoloj havas formon de ne helmo, sed cepo, do pli komplikan. La muroj havas pli da reliefaj ornamoj[2].

Preparaj laboroj komenciĝis la 3-an de julio 1681, tamen la konstruado mem startis la 22-an de aprilo 1683. Ĝis mezo de printempo 1683 estis finitaj muroj, kolonoj kaj volboj, sed la 22-an de julio 1684 dum la konstruado de apogilo por la centra kupolo la portilaro falis. Tamen ĝis oktobro 1686 la katedralo estis finita. La konstruajn laborojn plenumis senditaj de la Prikazo de Ŝtonaj Aferoj submastroj Gerasim Ŝaripin kaj Gavrila Tjutin, iliaj asistantoj Vasilij Ĥaritonov kaj Savelij Larionov, masonistoj Fedot Merkurjev, Fjodor Buĥarskij, Semjon Filippov, Ivan Timofejev, Anufrij Larionov, Dmitrij Ivanov kaj aliaj. Kvin masonistoj kaj 20 brikfaristoj venis el la urbo Velikij Ustjug[2].

La Sofia katedralo grave superis ĉiujn antaŭajn lignajn preĝejon en Tobolsko kaj iĝis ekzemplo de skalo de postaj konstruaĵoj de la urbo. En 1704 ĉe ĝia norda flanko aperis alkonstruaĵo de Antonio kaj Teodosio de Peĉoro. En 1723 incendio detruis la cepoformajn kupolojn kaj oni anstataŭigis ilin per aliformaj. La muroj de la Sofia korto estis plejparte detruitaj, konserviĝis nur eta peco de la orienta muro. Ilin konstruis la samaj mastroj, do ili sekvas la saman arkitekturan tradicion. Arkoj de la muroj sin apogas sur pilonoj, kiuj estas integra parto de la ekstera muro. En arkaj niĉoj je alteco de homa figuro estas faritaj paftruoj. Supre la murojn finas murdentoj. La muro direktita al la malsupra urboparto estis dekorita. Ĝenerale la muroj estas relative malfortaj, apenaŭ taŭgaj por elteni longan sieĝon[2].

Ĉe anguloj de la muroj estis faritaj turoj: ĉe nord-okcidenta angulo staris kvadrata turo (ĉirkaŭ 10 x 10 metroj), ĉe sud-okcidenta — la Granovitnaja turo, ĉe nord-orienta kaj sud-orienta anguloj staris rondaj turoj. Haveblas ankaŭ kvin mezaj turoj. La Pavlinskaja (Pava) turo staris en la okcidenta muro kaj havis bildon de birdo, evidente de pavo, pro kiu ĝi ricevis sian nomon. Po du rondaj turoj staris ĉe la orienta kaj suda muroj. Unu el ili plu ekzistas, ĝiaj muroj estas dikaj proksimume je 1 metro kaj ĝia ekstera diametro estas 9 metroj. Malsupra etaĝo de la turo estas kovrita je volboj, en la muro haveblas rondaj paftruoj por pafi de supre kaj malsupre. Ekzistis ankaŭ la tria nivelo forme de oblikvaj paftruojen por oblikva pafado kaj ŝtonĵetado[3]. Ĉiuj turoj havis altecon je proksimume 17 metroj (ĝis la supro de la murdentoj). Supre ili larĝiĝis, formante oblikvajn paftruojn. Supre ilin finis altaj brikaj pavilonoj, kovritaj je tegolo kaj ornamitaj de forĝitaj feraj flagoj kaj ventoflagoj. En la turo de la orienta muro, direktita al la Nikola suprenvojo (ruse Никольский взвоз), estis farita pordego por transportado de akvo[4].

Kontribuo de Semjon Remezov[redakti | redakti fonton]

Ekde printempo 1697 tobolska arkitekto Semjon Remezov okupiĝis pri dezajnado de la kremlo. Konserviĝis kvin liaj dezajnoj. La ĉefa ideo konsistis en transloki la okcidentan muron for la alta bordo, kie oftiĝis terglitoj kaj grandigi areon de la malgranda urbo. Dum sia laboro li ricevis ordonon enkorpigi en la novan konstruaron ankaŭ gastokorton kaj fari sub la monto turon kaj akvoputojn. Tiucele Remezov planis konstrui la gastokorton ene de la muroj kaj dezajnis ĉe la montpiedo, kontraŭ la Bazara suprenvojo kelkajn putojn kun gardanta ilin turo[4]. Fine li decidis daŭrigi la sudan muron direkte al la Sofia korto kaj super raveno en norda parto konstrui trezorejon (ruse Рентерея) sur du arkoj, tiel unuigante la kremlon kaj Sofian korton. Centro de la tuta komplekso iĝis la Sofia katedralo[5].

En la sud-orienta angulo de la kremlo aperis la Ĉielira preĝejo, laŭlonge de la bordo ekstaris la Prikaza ĉambro (ruse Приказная палата), aldoniĝis la Triunua preĝejo, vojevoda domo, grenejoj. La gastokorto estis translokita ekster la kremlo, tamen unu ĝia muro estis enkonstruita en la muron apartigantan la kremlon kaj la Sofian korton. La kremlo devis ricevi tri travetureblajn turojn (la Triunua, Sofia kaj Dmitria sur la suprenvojo) kaj tri fermitajn en la okcidenta muro. La turo de Savinto devis esti okedra, kun leviĝanta krado ĉe la pordego[6].

La 9-an de majo 1700 okazis solena ekkonstruado de la Prikaza ĉambro, kion partoprenis la katedrala koruso[7]. Ĝi havis formon de rektangulo 47 x 15 metrojn granda. La unua etaĝo evidente enhavis stokejojn, kie troviĝis mono kaj impostpagoj de indiĝenoj forme de feloj. La dua etaĝo estis destinita por ŝtatoficistoj de la prikazo mem kaj konsistis el kvin ejoj. La Prikaza ĉambro kombinis la rusan kaj italan arkitekturajn stilojn[8]. La konstruaĵo poste pereis en incendio, surbaze de ĝiaj ruinoj estis konstruita rezidejo de la vic-imperiestro (ruse наместник).

En 1703-1706 estis konstruita la gastokorto. Ĝi estas ĉirkaŭita de fortikaj muroj kun turoj ĉe anguloj, havas du pordegojn kun kapelo super la okcidenta kaj doganejo super la orienta. Ĉe la suda kaj norda flankoj haveblis duetaĝaj arkadoj, malantaŭ kiuj situis butikoj (30 en la supra kaj 35 en la malsupra etaĝoj). Al la arkadoj oni povis veni laŭ malfermitaj eksteraj ŝtuparoj. Sub ili troviĝis stokejoj. La turoj havis oblikvajn paftruojn, en la muroj haveblis fenestretoj, do la konstruaĵo similis al fortikaĵo[9]. La gastokorto estis iom ŝanĝita, sed plu ekzistas kaj funkcias kiel muzeo kun manĝejo kaj suveniraj butikoj.

Ĝis 1717 estis komplete finita la Ĉielira preĝejo, kiu havis tri etaĝojn. Ĝi ne plu ekzistas[10].

Sekvis konstruado de la trezorejo, kie oni stokis felojn, ricevitajn de indiĝenoj kiel imposto. Ĝi unuigis la ŝtonan urbon kun la Sofia korto kaj konsistas el ses preskaŭ egalaj ejoj, kiuj kune formas ĉambraron. Ĝin finis turo kun la ŝtata blazono[11].

En 1714 imperiestro Petro la 1-a malpermesis ŝtonan konstruadon ĉie krom Sankt-Peterburgo, strebante tiel rapidigi kreskon de la nova ĉefurbo. Pro tio Remezov malsukcesis konstrui turojn en la norda muro, vojevodan domon kaj grenejojn. En 1715 estis konstruitaj nur la sud-okcidenta kaj norda muroj kun unu fermita turo kaj la traveturebla Princa (ruse Князевская, do Knjazevskaja) turoj; evidente tio okazis danke al speciala permeso[11]. La konstruadon de la kremlo kaj trezorejo partoprenis svedaj militkaptitoj, trafintaj Siberion dum la Granda Nordia Milito[12].

La Sofia Katedralo

Ĉar tamen la armea signifo de la tobolska kremlo baldaŭ post ties finkonstruo malkreskis, iuj el la projektoj de la arkitektura ensemblo ne estis finitaj - interalie unu el la eniraj pordegoj de la fortikaĵo. Post la jaro 1718, kiam la tiama siberia guberniestro Matvej Petroviĉ Gagarin (Матвей Петрович Гагарин) perdis sian postenon, la konstruaj aktivecoj en la tobolska kremlo fakte finiĝis. Nur meze ĝis fine de la 18-a jarcento sur la areo tamen plukonstruiĝis iuj malgrandaj konstruaĵoj, kiuj parte ne harmoniis kun la origina arkitektura ensemblo.

Ankaŭ la originaj konstruaĵoj de la tobolska kremlo dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj renoviĝis kaj parte trakonstruiĝis - parte tion necesigis malfacilaj naturaj kondiĉoj. Ekzemple la Sofia Katedralo devis esti fortikita per apartaj apogiloj, por malgrandigi la danĝeron de kolapso pro oftaj terglitoj. En la 1970-aj jaroj renecesiĝis pli grandaj trakonstruoj en la kremlo - ekzemple iuj el la gardoturoj ĝis tiam estis tiom difektitaj, ke fakte necesis novkonstrui ilin.

Aktualaĵo[redakti | redakti fonton]

La 16-an de januaro 2010, en filantropa aŭkcio la foto "Tobolska kremlo" fare de la rusia prezidanto Dmitrij Medvedev estis vendita kontraŭ 51 milionoj da rubloj (ĉ. 1,723 miliono da usonaj dolaroj). Per tio ĝi okupis la kvaran lokon inter la plej multekostaj fotoj en la mondo. Medvedev estas konata kiel fervora fotografemulo, liaj verkoj estas prezentataj sur la prezidanta retpaĝo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La kremlo situas sur la Triunua monto, okupante ĝian sud-orientan parton. Ĝi havas kelkajn pordegojn, el kiuj malfermita estas nur la okcidenta. En la teritorio troviĝas loĝejoj kaj rezidejoj de la eparĥio, vizitado de tiu areo estas limigita. Maldekstre de la enirejo troviĝas pavilono kie loĝas pavoj. Dekstre staras kelkaj tomboŝtonoj. La plej fora estas de Nikolaj Dmitrijeviĉ Skosirev, ĉefpastro de la Sofia katedralo[13].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Кочедамов, В. И.. (1978) Первые русские города Сибири (ruse), p. 153. ISBN =.
  2. 2,0 2,1 2,2 Кочедамов, В. И.. (1978) Первые русские города Сибири (ruse), p. 154. ISBN =.
  3. Кочедамов, В. И.. (1978) Первые русские города Сибири (ruse), p. 154–155. ISBN =.
  4. 4,0 4,1 Кочедамов, В. И.. (1978) Первые русские города Сибири (ruse), p. 155. ISBN =.
  5. Кочедамов, В. И.. (1978) Первые русские города Сибири (ruse), p. 156. ISBN =.
  6. Кочедамов, В. И.. (1978) Первые русские города Сибири (ruse), p. 156–157. ISBN =.
  7. Кочедамов, В. И.. (1978) Первые русские города Сибири (ruse), p. 157. ISBN =.
  8. Кочедамов, В. И.. (1978) Первые русские города Сибири (ruse), p. 158. ISBN =.
  9. Кочедамов, В. И.. (1978) Первые русские города Сибири (ruse), p. 160. ISBN =.
  10. Кочедамов, В. И.. (1978) Первые русские города Сибири (ruse), p. 160–161. ISBN =.
  11. 11,0 11,1 Кочедамов, В. И.. (1978) Первые русские города Сибири (ruse), p. 161. ISBN =.
  12. Zoja Sokolova: Das Land Jugorien. 1982, paĝo 49 (germane)
  13. Сулимов, Вадим. (2017) Загадки Завального кладбища (ruse), p. 41. ISBN =.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

58° 11' 57" norde, 68° 15' 11" oriente Mapo