Tojgenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Tojgenoj Tougenoj (latine Toygenes / Tougeni, greke Τωϋγενοί [Tōjgenoj]) estis unu el la kvar subgrupoj (pagi) de la kelta tribo helvetoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

keltaj kaj raetaj setlejoj dum la 1-a jarcento antaŭ Kristo en la teritorio de nuna Svislando

La setla teritorio de tojgenoj ne plu ekzakte konatas, sed pli malpli ĝi limigeblas al la nuntempa okcidenta Svislando.

Probable la etna nomo en la gaŭla lingvo signifas "hakilaj homoj" (komparu en la irlanda lingvo la vorton tuag por "hakilo").

Historie signifan rolon la tojgenoj kaj la tigurinoj ekhavis kun la cimbroj, kiun kiuj ili fine de la 2-a jarcento antaŭ nia erao kadre de la "cimbraj militoj" kontraŭ la romia armeo detruis multajn setlejojn en suda Gaŭlio. En la jaro 107 a.K. ili atingis la teritorion de la etno volcae en la sudo de nuntempa Francio kaj sub la ĉefeco de Divico[1] venkis la romian armeon de konsulo Lucius Cassius Longinus kaj lia legato ("sendito") Lucius Calpurnius Piso Caesoninus. Lucius Cassius estis mortigita kune kun la plejparto de la romiaj soldatoj de la cimbroj, kiuj krome prenis romiajn ostaĝojn kaj devigis la malliberulojn sub la jugon, kiel dokumentigis Cezaro. En la kroniko Periochae de Tito Livio tiu epizodo ne menciiĝas. La ekzakta loko de la batalo ne plu estas konata, sed ĝi plej probable okazis en la valo de la rivero Garonne apud Agen, tial ke oni komune nomas ĝin la "batalo de Agen". En Orange la tojgenoj kune kun la aliaj triboj en 105 aK denove venkis alian romian armeon. Ne klaras ĉu la tojgenoj plu restis kun la cimbroj kaj kune kun ili estis neniigitaj en 102 antaŭ nia erao kadre de la batalo de Vercellae en norda Italio, aŭ ĉu ili restis en la teritorio de nuna suda Francio, kaj iom post iom kulture integriĝis en la lokan loĝantaron.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tito Livio (Titus Livius)): Periochae 65